Campo de Ribatajada

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Campo de Ribatajada

Campo de Ribatajada estas komarko aŭ subkomarko (ĉar oni inkludas ĝin ene de la komarko Serranía Media-Campichuelo y Serranía Baja) de la provinco Cuenca konata ankaŭ kiel Campichuelo [kampiĈŬElo] (kampeto) situa norde de la ĉefurbo. Krom Ribatajada, la komarko estas komponita de la jenaj: Arcos de la Sierra, Cañamares, Castillejo-Sierra, Fresneda de la Sierra, La Frontera, Mariana, Sotorribas (Collados, Pajares, Ribagorda, Ribatajadilla, Sotos, Torrecilla kaj Villaseca), Portilla, Villalba de la Sierra, Zarzuela kaj, laŭ mapo de la provinco Cuenca de 1692, ankaŭ Las Majadas, Tragacete, Uña, Beamud, Buenache de la Sierra, Embid, Verdelpino, Valdecabras kaj Huélamo.

Ĝi estas trafluata de la rivero Júcar kaj de la rivero Trabaque (alfluanto de Taĵo).

Municipoj[redakti | redakti fonton]

Municipoj de Campo de Ribatajada
Municipo Loĝantaro (INE 2009) Areo (km²) Denseco (loĝ/km²) Domaroj kaj submunicipoj
1. Sotorribas 863 149,33 5,78 Collados, Pajares, Ribagorda, Ribatajada, Ribatajadilla, Torrecilla kaj Villaseca
2. Villalba de la Sierra 559 41 13,63
3. Cañamares 534 40,52 13,18
4. Mariana 293 39,96 7,33
5. Zarzuela 235 40,38 5,82
6. La Frontera 178 34,57 5,15
7. Arcos de la Sierra 106 39,50 2,68
8. Portilla 82 32,78 2,50
9. Fresneda de la Sierra 59 32 1,84
10. Castillejo-Sierra 38 30,27 1,26
TOTALO 2.947 480,31 6,13

Servoj[redakti | redakti fonton]

La komarko estas tre neloĝata kaj pro tio ĝi intencas unuigi servojn en la plej loĝataj urbetoj. Pro tiu senloĝigo ne ĉiuj municipoj povas havi bazlernejon, ĉar multaj el tiuj vilagetoj apenaŭ havas infanojn. Estas lernejoj en la jenaj lokoj: Sotos, Mariana kaj Villalba de la Sierra apartenantaj al la Rura Lernejo Grupigita CRA "Miguel Delibes";[1] kaj Cañamares kiu apartenas al la CRA Los Sauces.[2]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. [1] CRA Miguel Delibes, alirita la 19an de marto 2016.
  2. [2] CRA Los Sauces, alirita la 19an de marto 2016.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]