Cantabrum

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La kantabro (latine cantabrum) estis nomo, kiun romianoj donis al flago uzita de la kantabroj por faciligi militan taktikon.

Post la Kantabraj militoj kaj malvenko de kantabroj kontraŭ Romio (en la jaro -19), la romia armeo alpropigis al si la kantabron. Romianoj ofte adoptis fremdajn flagojn, kio estis simbolo je venko sur aliaj popoloj. Ene de la Romia armeo, soldatoj je nomo cantabrarius (kantabrario) kunportis la kantabran flagon. La kristanaj verkistoj Marko Minucio Feliĉo kaj Tertuliano de la 3-a jarcento, mencias la kantabran flagon kaj priskribas ĝin kiel "vualo, kiu estas kvazaŭ sankta vesto de krucoj".

Citaĵo
 Tiel, ankaŭ la cantabrum kaj la vexillum, defendante militecon per granda inklino, tiuj vualoj estas sakralaj vestaĵoj por krucoj. 
— Tertulianus, Ad Nationes, I, 12.
Citaĵo
 La religio de la romianoj respektegas ĉiujn militajn signojn, ĵuras je ili kaj preferas ilin super ajna dio. Ĉiuj figuroj enmetitaj en la signojn estas kolieroj de krucoj; la tuloj vexillum kaj cantabrum estas vestaĵoj de krucoj. Mi laŭdas [vian] zorgemon: vi ne volis adori nudajn kaj senzorgan krucojn. 
— Tertulianus, Apologetycum, Pars IV, Capitulum XVI, 8.
Citaĵo
 Ankaŭ ni nek petas nek respektas krucojn. Vi certe, diigante lignaĵojn, certe respektegas krucojn diojn el ligno kiel parton de viaj dioj. Ankaŭ signoj, kiel la cantabrum, kaj kiel la vexillum de kampadejo, estu do nur beligitaj kaj ornamitaj krucoj. 
— M. Minutius Felix, Octavius, XXIX.

Eĉ la Romia imperiestro Teodozio la 2-a, 400 jarojn post la Kantabraj militoj, plu nomis sian flago-portanton cantabrarius (kantabrario).

Ekzistas versio de tiu ĉi flago laŭ moderna interpreto, kiun oni nomas kantabra labaro. Movado en Kantabrio postulas, ke oni faru tiun modernan version oficiala flago de Kantabrio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]