Carl Peter Holbøll

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Carl Peter Holbøll
Persona informo
Naskiĝo 31-an de decembro 1795 (1795-12-31)
en Kopenhago
Morto 1-an de januaro 1856 (1856-01-01) (60-jaraĝa)
en Atlantiko
Ŝtataneco Danio vd
Profesio
Okupo ornitologo • entomologo • botanikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Carl Peter Holbøll (31an Decembro 1795 en Kopenhago – 1856 en Norda Atlantiko) estis oficiro de la Dana Mararmeo, kolonia oficiro en Gronlando kaj esploristo de la tiea faŭno.

Holbøll servis kiel inspektisto en Suda Gronlando (1825–1828), poste en Norda Gronlando (1828–1856). En tiu posteno li ekinteresiĝis en natura historio. Lia ĉefa kontribuo estis sendi grandajn kvantojn de faŭnaj kolektoj al zoologoj de Kopenhago. Ekzemple, profesoro Johannes Theodor Reinhardt priskribis al nordamerikan formon de la Grizvanga grebo kaj nomis ĝin Podiceps holboellii (nune Podiceps grisegena holboellii). Holbøll mem verkis ankaŭ traktaĵon pri gronlandaj birdoj.[1][2] En tiu verko, li priskribis la taksonojn de la Arkta flamkardelo (Linota hornemanni, nune konata kiel Carduelis hornemanni), kiun li nomis laŭ la botanikisto Jens Wilken Hornemann. Hornemann jam estis ricevinta plantokolektojn el Holbøll kaj estis nominta novan specion Arabis holboellii (nune konata kiel Boechera holboellii).

Holbøll estis ankaŭ lerta amatora botanikisto kaj entomologo. Li verkis lernolibron pri matematiko por Gronlando, kiu estis uzata dum ĉirkaŭ unu jarcento.

Post vizito al Danio, li reveturis al Gronlando per ŝipo Baldur, kiu malaperis survoje kun ĉiuj ŝipanoj.

Memoro de Holbøll en specinomoj[redakti | redakti fonton]

  • Ceratias holboelli (Henrik Nikolai Krøyer, 1845) (Ceratiedoj)
  • Amfipodo Phoxocephalus holboelli (Henrik Nikolai Krøyer, 1842) (Foksocefaledoj)
  • Amfipodo Hippomedon holboelli (Henrik Nikolai Krøyer, 1846) (Lisianasedoj)
  • Gastropodo Colus holboelli (Møller, 1842) (Bukcinedoj)
  • Gastropodo Dolabrifera holboelli Bergh, 1872 (Aplisiedoj)
  • Angiosperma Boechera holboellii (Jens Wilken Hornemann) Áskell Löve kaj Doris Löve (Brasikacoj)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Holbøll, C.P. (1843) Ornithologiske Bidrag til den grønlandske Fauna (Ornithological Contributions to the Greenlandic Fauna). Naturhistorisk Tidsskrift vol. 4: 361-457.
  2. Ornithologischer Beitrag zur Fauna Grönlands von Carl Holböll, übersetzt und mit einem Anhang versehen von J.H. Paulsen. Leipzig, Ernst Fleischer. 1846.
  • Biographical Appendix of The Dictionary of American Bird Names, Reviziita Eldono, de Ernest A. Choate, The Harvard Common Press, 1985. Biografia informo indikas ke Holboell mortiĝis mare.
  • Henriksen, K. L. (1926) C. P. Holbøll. Entomologiske Meddelelser. 15 (5): 195, kun portreto.