Carlo Carena

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Itala esperantisto

Carlo CARENA (elp. Karlo Karena) (mortis je la aĝo de 87 jaroj en 1979) estis itala esperantisto en Voghera (elp. Vogera).

Homo simpla, ĉiam ĝentila, aktiva, li multe laboradis por la movado. Multaj esperantistoj longe rememoros lin kun granda simpatio. Carena esperantistiĝis en la malproksima jaro 1922. La Itala Esperanto-Federacio kaj la Esperanta Grupo de Voghera rememoros lin kun ĉagreno kaj kortuŝo. Fidela iniciatinto kaj kunlaboranto; Esperanto estis por li preskaŭ religio.