Carreg Coetan Arthur
Carreg Coetan Arthur | ||
---|---|---|
![]() | ||
Koordinatoj | 52° 1′ 6″ N, 4° 49′ 38″ U (mapo)52.0183-4.82722Koordinatoj: 52° 1′ 6″ N, 4° 49′ 38″ U (mapo) | |
![]() |
||
Carreg Coetan Arthur | ||
![]() |
||
En TTT: Oficiala retejo [+] | ||
Carreg Coetan Arthur estas megalita monumento apud Newport en Pembrokeshire, okcidenta Kimrujo. Estas preskaŭ kompletaj restaĵoj de kamero de portaltombo el la neolitika tempo.

La homalta dolmeno havas kvar vertikalajn portoŝtonojn. La kovroŝtono nur kuŝas sur tri ŝtonoj. La elfosadoj malkovris malgrandajn amasojn de argileroj kaj bruligitaj homaj ostoj. El la radiokarbona datado oni scias, ke la dolmeno estis el ĉ. 2700 a.K. En la proksimeco situas Berry Hill Fort.
Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]
Literaturo[redakti | redakti fonton]
- Vicki Cummings, Alasdair Whittle: Places of special virtue – megaliths in the Neolithic landscapes of Wales, Oxbow, Oxford 2004, ISBN 1842171089 S. 141
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- [1] stone-circles.org.uk | elŝutita 30/11/ 2012