Casillas de Coria

El Vikipedio, la libera enciklopedio
ISO
Casillas de Coria
municipo en Hispanio • vilaĝo

Blazono

Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Ekstremaduro
Provinco Cáceres
Poŝtkodo 10818
Retpaĝaro [1]
Politiko
Urbestro Antonio Cruz Caldera
Demografio
Loĝantaro 465  (2008)
Loĝdenso 6 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 39° 58′ N, 6° 38′ U (mapo)39.965227-6.6356409Koordinatoj: 39° 58′ N, 6° 38′ U (mapo) [+]
Alto 245 m [+]
Areo 61,97 km²
Horzono UTC+01:00 [+]
Casillas de Coria (Tero)
Casillas de Coria (Tero)
DEC
Casillas de Coria
Casillas de Coria
Situo de Casillas de Coria
i1

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Casillas de Coria [+]
vdr


Casillas de Coria, Turo de la Preĝejo

Casillas de Coria estas municipo de Hispanio, en la provinco de Cáceres, regiono de Ekstremaduro. Estas en la sama provinco almenaŭ 11 vilaĝoj havantaj en la nomo la strukturon “Casas de ...”, tio estas “Domoj de ...”, nome Casar de Cáceres, Casar de Palomero, Casares de las Hurdes, Casas de Don Antonio, Casas de Don Gómez, Casas de Millán, Casas de Miravete, Casas del Castañar, Casas del Monte, Casatejada kaj Casillas de Coria, kio rilatas al karaktero de feŭdismo dependigi etan vilaĝon el nobelulo, tiele almenaŭ en 3 el tiuj nomoj videblas la nomo de la nobelulo, nome Don Antonio, Don Gómez kaj Millán, dum la dependo en aliaj kazoj estas de urbo aŭ de teritorio, same tipa de feŭdismo.

La loĝantoj nomiĝas casillanos. La censita populacio en 2008 estis de 465 loĝantoj.

Situo

Loko de la provinco de Cáceres en Hispanio

Casillas de Coria estas situa en la nordokcidenta parto de Ekstremaduro en la komarkodistrikto Valo de Alagono, je altitudo de 245 m; tre proksime de Coria (je nur 9 aŭ 10 km), plej proksima urbo kaj kiu nomigas la vilaĝon kaj de kiu ĉiam dependis ĝi. La surfaco de ties teritorio estas de 61,97 km². La vilaĝo distas 7 km de Casas de Don Gómez, 9 km de Coria, 18 km de Moraleja, 55 km de Plasencia kaj 21 km de Torrejoncillo.

Ekonomio

Agrikulturo kaj brutobredado.