Casas del Castañar

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Casas del Castañar
Casas del Castañar desde El Torno.JPG

Blazono

Blazono
Administrado
Regiono {{{Ŝirako}}}
Poŝtkodo 10616 [+]
Demografio
Loĝantaro 581  (2018) [+]
Loĝdenso 23 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 6′ N, 5° 54′ U40.1072944-5.9063634Koordinatoj: 40° 6′ N, 5° 54′ U [+]
Alto 675 m [+]
Areo 25 km² (2 500 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Situo de la komunumo en Ekstremaduro
Situo de la komunumo en Hispanio
Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Casas del Castañar [+]
v  d  r
Information icon.svg
Loko de la provinco de Cáceres en Hispanio
Vidaĵo de Casas del Castañar antaŭ la Sierra de San Bernabé kaj la Sierra de Tormantos

Casas del Castañar (Domoj de la Kaŝtanarbaro) estas municipo de Hispanio, en la provinco de Cáceres, regiono de Ekstremaduro. Estas en la sama provinco almenaŭ 11 vilaĝoj havantaj en la nomo la strukturon “Casas de ...”, tio estas “Domoj de ...”, nome Casar de Cáceres, Casar de Palomero, Casares de las Hurdes, Casas de Don Antonio, Casas de Don Gómez, Casas de Millán, Casas de Miravete, Casas del Castañar, Casas del Monte, Casatejada kaj Casillas de Coria, kio rilatas al karaktero de feŭdismo dependigi etan vilaĝon el nobelulo, tiele almenaŭ en 3 el tiuj nomoj videblas la nomo de la nobelulo, nome Don Antonio, Don Gómez kaj Millán, dum la dependo en aliaj kazoj estas de urbo aŭ de teritorio, same tipa de feŭdismo.

La loĝantoj nomiĝas casareños. La censita populacio en 2008 estis de 637 loĝantoj.

Situo[redakti | redakti fonton]

Casas del Castañar estas situa en la norda parto de Ekstremaduro en la komarkodistrikto Valo de Jerte, je altitudo de 675 m; je 104 km de Cáceres, provinca ĉefurbo kaj je 164 km de Mérida, la regiona ĉefurbo, sed pli proksime de Plasencia, plej proksima urbo, je ĉirkaŭ 20 km. La surfaco de ties teritorio estas de 25 km². Ĝi situas en la Sierra de Tormantos deklive de Gredos.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo (ĉefe ĉerizoj kaj kaŝtanarboj, kiel sugestas la nomo) kaj brutobredado.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ĝia origino estas en la vilaĝo nome Las Asperillas. Jam en mezepokaj tempoj de Alfonso la 8-a oni parolis pri tiu setlejo, kiel ĉasejo de ursoj kaj lupoj. Komence de la 19a jarcento en la epoko de la Milito de Hispana Sendependiĝo kontraŭ la francoj oni senhomigis la setlejon de Las Asperillas kaj la loĝantoj moviĝis al la montaro, al la kaŝtansekejoj. De tie devenas la nomo de Casas del Castañar de Asperillas (Domoj de la Kaŝtanarbaro de Asperillas). La lasta loĝanto de Las estis la pastro. Ŝajne la aktuala preĝejo konservas el la antaŭa baptujon kaj ŝtonon kie oni parolas pri tertremo de la 18a jarcento.

Estas interesa la vizito al la restaĵoj de la antikva vilaĝo de Las Asperillas en la maldekstra bordo de la rivero Jerte. Ĉe tiu setlejo konserviĝas restaĵoj de supozata romia ponto. En la rokaroj de Villavieja ekzistas kelkaj restaĵoj de setlejo de keltoj.

Monumentoj[redakti | redakti fonton]

Preĝejo de Sankta Johano Baptisto de la 16a jarcento konstruita el ŝtono kun prisma turo ekstere.

En la municipa teritorio ekde 2003 estas la "Espacio Morán de Arte Contemporáneo" (EMAC), kurioza konstruaĵo kupolforma konstruita de la skulptisto Antonio Morán, bone integrita en la medio.

En 2007 oni inaŭguris la Etnografian Muzeon Doktoro Marceliano Sayáns Castaños, kie videblas artaĵoj, arkeologiaj restaĵoj kolektitaj de la propra doktoro, lia persona biblioteko, kaj multaj instrumentoj, armiloj kaj alaij kuriozaj elementoj.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Ĉirkaŭe estis belegaj kverkarbaroj, enormaj kaj deklarite singularaj kaŝtanarboj, belaj naturaj lokoj kie eblas marŝado, vizito al Los Riscos (rokaroj) de Villavieja, (kie estis setlejo de keltoj) karaktera pro gastado de rabobirdoj kaj bela pejzaĝo, la rivero Jerte, banejo en naturaj kanjonoj, kaj krome oni povas ĝui tipan gastronomion, kie elstaras migas (paneroj), kaprofromaĝo, caldereta (viandaĵo), kolbasoj, la gloria, tipa likvoro. Printempe la granda spektaklo de la floriĝo de la ĉerizarboj, blankigas la tutan municipan teritorion kaj ankaŭ grandan parton de la valo de Jerte, kio allogas vizitantojn kaj kialas jam tradician feston.

Festoj[redakti | redakti fonton]

La 8a de ausgusto oni celebras la Foiron kaj la 16a de aŭgusto la patronfeston de San Roque.