Castroponce

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Castroponce de Valderaduey)
Castroponce
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 47664
Demografio
Loĝantaro 133  (2023) [+]
Loĝdenso 5 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 8′ N, 5° 11′ U (mapo)42.126388888889-5.1825Koordinatoj: 42° 8′ N, 5° 11′ U (mapo) [+]
Alto 772 m [+]
Areo 25 km² (2 500 ha) [+]
Castroponce (Provinco Valadolido)
Castroponce (Provinco Valadolido)
DEC
Castroponce
Castroponce
Situo de Castroponce
Castroponce (Hispanio)
Castroponce (Hispanio)
DEC
Castroponce
Castroponce
Situo de Castroponce

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Castroponce [+]
vdr

Castroponce [kastroPONze] (ankaŭ Castroponce de Valderaduey) estas municipo en la nordo de la provinco Valadolido, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Tierra de Campos en la nordo de la provinco. Castroponce estas etimologie komprenebla kiel Fortikaĵo de Ponce alude al iama loĝanto.

Castroponce en la provinco Valadolido.
La Tierra de Campos de la provinco Valadolido, viole, norde.
Preĝejo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 25 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 148 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn el la 1950-aj jaroj pro migrado al urbaj areoj. Ĝi distas 74 km de Valadolido, provinca ĉefurbo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Estas antaŭromiaj kaj romiaj restaĵoj. En Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Leono kaj poste al la Regno Kastilio. Dekomence, la kastelo de Castroponce estis unu el la fortikaĵoj de la defendlinio de la Regno Leono kontraŭ Kastilio,​ ĉe la landlimo inter ambaŭ regnoj fiksita de la Traktato de Fresno-Lavandera en 1183. Tamen, poste, en 1196 la kastelo estis konkerita de la kastiliaj trupoj de Alfonso la 8-a. Poste, jam en la Moderna Epoko, Castroponce estis integrita en la provinco Leono, kiel registrita en la 18-a jarcento fare de Tomás López en Mapa geográfico de una parte de la Provincia de León. Tamen, kiam oni restrukturigis la provincojn kreante la aktualajn en 1833, Castroponce ekformis parton de la provinco Valadolido, kaj tiel ekintegriĝis en la regiono Castilla la Vieja.​

En 1961 vintre, la malsupra parto de la municipo detruiĝis pro la inundo fare de la rivero Valderaduey; poste oni konstruis la Pueblo Nuevo (Nova Vilaĝo), ĉe la antaŭa, pro kio en la aktualo ĝi estas komponita de du vilaĝoj: nome la Malnova kaj la Nova.

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).

De la historia pasinteco restis vizitindaj vidindaĵoj el kiuj menciindas la preĝejo (trinava kaj kun gravaj pentraĵoj kaj skulptaĵoj) kaj la festoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]