Ceantar Chósta an Chlocháin agus na nGleannta

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ceantar Chósta an Chlocháin agus na nGleannta
Graflando
Loka regado kaj administrado en Nord-Irlando [+]

LandoNord-Irlando

Koordinatoj55° N, 7° U (mapo)55.203-6.5Koordinatoj: 55° N, 7° U (mapo)
ĈefurboColeraine
- koordinatoj55° N, 7° U (mapo)55.203-6.5Koordinatoj: 55° N, 7° U (mapo) [+]
Areo1 980,0783 km² (198 008 ha) [+]
Loĝantaro144 246 [+] (2018)

ISO 3166-2GB-CCG

Ceantar Chósta an Chlocháin agus na nGleannta (Nord-Irlando)
Ceantar Chósta an Chlocháin agus na nGleannta (Nord-Irlando)
DEC
Ceantar Chósta an Chlocháin agus na nGleannta
Ceantar Chósta an Chlocháin agus na nGleannta

Map
Ceantar Chósta an Chlocháin agus na nGleannta

Vikimedia Komunejo:  Causeway Coast and Glens [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

Causeway Coast and Glens (en la angla) aŭ Ceantar Chósta an Chlocháin agus na nGleannta (en la irlanda) estas distrikto en Nordirlando. Ĝi estas fondinta la 1an de aprilo 2015 el la distriktoj Ballymoney, Coleraine kaj Limavady respektive la distrikto Moyle.

Situo[redakti | redakti fonton]

La plej granda parto de la nordo de Nordirlando apartenas al tiu nova distrikto. Ĝi havas 1796 km². Ĝi etendiĝas tra la norda parto de la graflando Aontroim (graflando Antrim) kaj la nordorienta parto de la graflando Doire (Londonderry). Tie vivas ĉirkaŭ 132 000 homoj,[1] de kiuj 95 979 havas la rajton elekti.[2] La nomo estas publikigita je la 17a de septembro 2008, unue kiel Causeway Coast. En februaro 2009 ĝi estas ŝanĝita en Causeway Coast and Glens (respektive en ĝia irlanda formo „Ceantar Chósta an Chlocháin agus na nGleannta.

Stacidomoj de la Northern Ireland Railways (Nordirlanda fervojo)[redakti | redakti fonton]

Fervojaj linioj[redakti | redakti fonton]

Northern Ireland Railways funkciigas fervojan liniojn inter BelfastoLondonderry inter la stacidomo Doire/Londonderry en la okcidento kaj ĉefstacidomo Belfasto, respektive la stacidomo Great Victoria Street en la oriento.

Sur la linio ColerainePortrush veturas trajnojn de la Stacidomo Coleraine en la sudo al la stacidomo Portrush en la nordo.

Giant’s Causeway and Bushmills Railway[redakti | redakti fonton]

La Giant’s Causeway and Bushmills Railway estas muzea trajno kaj fama turisma atrakcio.

Marborda linio[redakti | redakti fonton]

La regiono etendiĝas de la rivero Roe apud la vilaĝo Bellarena laŭlonge de la marbordo de Loch Feabhail (Lough Foyle) trans Magilligan Point kun la Banone Strand ĉe la Atlantiko kaj la Mussenden-templo sur la klifoj de Castlerock. En Castlerock, la unua mara banejo, la trajno atingas la estuaron de la rivero Bann. De Bann la marborda linio iras al la marbanejoj Portstewart kaj Portrush. Pliaj lokoj ĉe la marbordo estas Dunluce Castle, la vilaĝo Portballintrae kaj la urbo Bushmills. En Bushmills staras la plej malnova destilejo de la mondo kun licenco, kie ekde 1608 la fama irlanda viskio „Bushmills“ estas destilata. Trans Bush iras la fervoja linio „Giant’s Causeway and Bushmills Railway” kaj la Giant’s Causeway situas proksime. Poste venas Ballintoy kaj Ballycastle.

Vilaĝoj kaj urboj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Minister Foster announces decisions on Local Government Reform. DoE. Arkivita el la originalo je 2014-10-07. Alirita 2015-10-07. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2014-10-07. Alirita 2017-04-22.
  2. Provisional Recommendations of the District Electoral Areas Commissioner for Northern Ireland. Alirita 2015-10-07. [rompita ligilo]