Cebrennus rechenbergi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Cebrennus rechenbergi
C. rechenbergi dum moviĝo
C. rechenbergi dum moviĝo
Biologia klasado
Regno: Animalia
Filumo: Arthropoda
Klaso: Arachnida
Ordo: Araneae
Familio: Sparassidae
Genro: Cebrennus
Cebrennus rechenbergi
Peter Jäger, 2014
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Cebrennus rechenbergi, konata kiel Maroka cirklosalta araneo, estas specio de familio Sparassidae, hejma en Maroko. Ĝi vivas en la sablaj dunoj de la dezerto Erg Ŝebbi. Se ĝi estas provokata aŭ minacata, ĝi povas eskapi per cirklosalto (do per aktiva moviĝo), kio estas duoble pli rapida moviĝo ol ties kutima promenado. C. rechenbergi estas la sola konata araneo, kiu uzas tiun ĉi moviĝoformon. Ĝia malkovro antaŭhelpis eksperimentojn por evoluigo novtipajn robotojn.

Ĝin malkovris en 2006 Ingo Rechenberg, bionika profesoro de la Teknika Universitato de Berlino. Li kolektis la unuan ekzempleron en 2008. Ĝi estis komence taksata kiel tunizia araneo Cebrennus villosus, sed oni pli poste rekonis, ke temas pri aparta specio. Ĝin priskribis unuafoje Peter Jäger, germana araneisto.

La maskloj longas 13,8 ĝis 19,0 mm, la femaloj 19 ĝis 19,5 mm. Ambaŭ seksoj estas simile koloraj, blanke, nigre, flave. La araneo konstruas loĝ-turojn (tubojn) el sablo kaj aranea silko.