Cecilia

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Cecilia (filmo))
Cecilia
filmo
Originala titolo Cecilia
Originala lingvo hispana lingvo
Kina aperdato 1982
Ĝenro filma dramo
Reĝisoro(j) Humberto Solás
Scenaro Nelson Rodríguez Zurbarán • Humberto Solás
Muziko de Leo Brouwer
Rolantoj Daisy Granados • Imanol Arias • Raquel Revuelta • Miguel Benavides
Produktinta firmao Kuba Instituto de Kinaj Arto kaj Industrio
IMDb
vdr

Cecilia estas kuba kinofilmo, kiun en 1981 produktis Humberto Solás. Modelo estas la romano „Cecilia Valdés o La Loma del Ángel“ de Cirilo Villaverde, kiu aperis ĉe eldonejo Cátedra, Madrido 1992.[1]

Agado[redakti | redakti fonton]

Proksimume 1830 sur Kubo vivas Cecilia Valdés, filino de malhelhaŭta familio, kiu laboras por tajloro Uribe. Pro ŝia beleco kaj eksterordinara helhaŭteco ŝiaj patrino kaj avino volas instigi ŝin trovi riĉan blankulan edzon. Dum vespera festo Cecilia konatiĝas kun Leonardo Gamboa, filo de riĉa plantejoposedanto. José Dolores Pimento, amiko de Uribe, la dunginto de Cecilia, kiu ankaŭ estas enamiĝinta en Cecilia, dum tio preparas ribelon. Uribe hezitas. Por pruvi al Cecilia sian amon, Leonardo kaŝas vunditan malhelhaŭtan revoluciulon. La patrino de Leonardo devigas sian filon, geedziĝi kun Amanda, laŭstata blankulino. Krom tio ŝi denuncas al la guberniestro la kaŝejon de la vundito, kiu post tio estas arestata. Leonardo ne havas la forton, rezisti al sia patrino kaj distanciĝi de la kruela sklavotenado de sia familio. Dum tradicia karnavala festo la ribelo eksplodas. Uribe provas mortigi la policestron, sed li fiaskas, ĉar li ne pafas je la ĝusta momento, kaj estas arestata. José deziras venĝon pro la perfido de la patrino de Leonardo kontraŭ la revoluciulo. Cecilia donas al li ponardon kaj petas lin, mortigi ne Leonardon, sed lian patrinon. Por eskapi la policon, José surhavas karnavalan kostumon, kiam li dum la geedziĝo enpenetras en la preĝejon kaj ponardas Leonardo. Cecilia mortfaligas sin post tio de la preĝejturo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Meisterwerke des kubanischen Films. 1-a presaĵo, Berlino, 2006