Leo Brouwer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Leo Brouwer

Juan Leovigildo „Leo“ Brouwer Mesquida[1] (naksiĝinta la 1-an de marto 1939 en Havano) estas kuba orkestrestro, gitaristo, perkutinstrumentisto, komponisto, muzikaranĝisto kaj muzikpedagogo.[2] Li estas unu el la plej gravaj komponistoj por gitaro de la nuntempo. Al verkoj liaj apartenas ĉambromuzikaĵoj, simfonioj kaj konĉertoj. Krom tio li komponis filmmuzikojn por distingitaj kinofilmoj kiel Como agua para chocolate (1992) kaj A Walk in the Clouds (1995). Liaj sonverkoj foje respegulas tradician afrikan muzikon.[1] Li kunlaboris kun la gitaristoj John Williams kaj Julian Bream. Vastan rekonon li trovis krom tio ĉe Tōru Takemitsu kaj Hans Werner Henze.[3] Oni donis al li multajn internaciajn distingojn, ekzemple en 2001 li fariĝis honormembro de Unesko kaj en 2010 li ricevis la renoman ibero-amerikan Premion Tomás Luis de Victoria.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Junaĝo kaj komenco[redakti | redakti fonton]

Leo Brouwer komencis gitarludon en la aĝo de 13 jaroj, inspirite de la aŭskultado de flamenko-muziko kaj subtenate de sia patro Juan Brouwer, kiu krom sia profesio kiel kuracisto ankaŭ mem amatore gitaris, kaj sia onklino Caridad Mezquida. Post la eksedziĝo de siaj gepatroj li alkreskis ĉe sia avino, per kiu li ekhavis kontakton kun sia fama praonklo Ernesto Lecuona.[1] Lia unua instruisto pri gitarludo estis ekde 1953 ĝis 1954 Isaac Nicola, kiu siaflanke estis lerninta de Emilio Pujol. Pli malfrue li studis ĉe la Konservatorio Carlos Alfredo Peyrellade en Havano.[4]

Unuaj komponaĵoj[redakti | redakti fonton]

Leo Brouwer tiel ellernis la tradician repertuaron de klasika gitaristo kaj havis en la aĝo de 17 jaroj sian unuan publikan prezentadon. Tiumomente jam evidentiĝis lia intereso pri kompozicio, kiun li komence alproprigis al si sininstrue. Al liaj unuaj verkoj apartenas Music kaj Suite el la jaro 1954. La komponaĵoj Preludio (1956) kaj Fuga No. 1 (1959) montras stilan influon de Béla Bartók kaj Igor Stravinski.

Pluan edukadon subtenatan per stipendioj li ricevis en Usono, kie li studis kompozicion[5] ĉe Lernejo Juilliard kaj ĉe la universitato je Hartford de 1959 ĝis 1960. Brouwer ankaŭ okupiĝis pri eksperimentemaj tendencoj. Tio ĉi evidentiĝas ekzemple je Elogio de la Danza (omaĝo de la danco), kiu kontraste al liaj pli fruaj komponaĵoj montras treege dissonan karakteron. Brouwer ankaŭ distanciĝis en ĉi tiu peco plejparte de kubaj ritmoj. La peco konsistas el du movimentoj: Lento kaj ritma Ostinato. Nun ĝi estas tutmonde unu el la plej popularaj pecoj por gitaro kaj dancisto.

Pluaj fazoj[redakti | redakti fonton]

En la sekva fazo ekestis komponaĵoj kiel Canticum kaj Concerto No. 1 for Guitar and Orchestra, en kiuj evidentiĝas lia okupiĝo pri seria muziko, dekdutonismo kaj modala muziko. Lin influis modernaj komponistoj kiel ekzemple Luigi Nono kaj Iannis Xenakis.

En 1970 Brouwer gitaris dum la unua prezentado de El Cimarrón. Rezital für vier Musiker de Hans Werner Henze kadre de la Festivalo de Berlino. Kune kun Morton Feldman li estis 1972 stipendiato de DAAD en Berlino.

La muziko el la tria fazo de lia verkado postlasas minimumisman impreson, kion Leo Brouwer mem priskribas kiel evoluo de modula sistemo. Al tio apartenas komponaĵoj kiel El Decameron Negro (1981) aŭ Hika „In Memorium Toru Takemitsu“ (1996).

Por la konkurso de la Internacia Gitarofestivalo je Esztergom en Hungarujo Leo Brouwer verkis la pecon Blue Skies and Smile, kiu li prezentis per Gitarorkestro Bálint Bakfark konsistanta el 200 gitaristoj.

Aliaj aktivecoj[redakti | redakti fonton]

Leo Brouwer (Havano en 1998)

krom tio li verkis teĥnikajn ekzercojn por gitaro, la Éstudios Sencillos, aktivis kiel muzikaranĝisto kaj komponis diversajn filmmuzikojn. Krom liaj komponaĵoj por gitaro li verkis ĉambromuzikon, ĥoraĵojn, modernan baleton, pecojn por blovmuzikistaroj same kiel ankaŭ orkestroverkojn.

Krom tio Leo Brouwer laboris de 1960 ĝis 1961 kiel vicmuzikdirektisto ĉe Radio Havano Kubo,[6] kiel profesoro pri kompozicio de 1961 ĝis 1967 ĉe la nacia konservatorio je Havano,[7] kiel muzika konsilanto por la kubaj radio kaj televido, estis membro de juĝantaroj dum diversaj muzikaj konkursoj, ricevis plurajn internaciajn premiojn, instruis ĉe la Akademie der Künste en Berlino kaj fariĝis en 1987 honormembro de Unesko. Tiamaniere jam antaŭe honoriĝis Yehudi Menuhin, Ravi Shankar kaj Herbert von Karajan.

Li estis fonda membro de la Kuba Instituto de Kinaj Arto kaj Industrio, kies muzikdirektoro li estas ekde 1969.[8] Tie ĉi li apartenis kune kun Silvio Rodríguez, Pablo Milanés, Sergio Vitier, al la Grupo pri Toneksperimentoj.[9] Li metis normojn en latinamerika filma kaj populara muziko. Brouwer mem komponis 60 pecojn, inter ili La última cena (La Lasta Vespermanĝo, 1976) sub reĝio de Tomás Gutiérrez Alea same kiel Like Water for Chocolate (1993) kaj A Walk in the Clouds (1995) de reĝisoro Alfonso Arau.[8]

Brouwer direktis orkestrojn sur la tuta mondo. Li ekzemple gastdirektis la Berlinajn Filharmoniistojn, la Reĝan Skotan Nacian Orkestron, la ĉambrorkestron de BBC, la Nacian Simfoniorkestron de Meksiko, simfoniorkestron de la itala radio RAI, la Filharmonian Orkestron de Lieĝo, la Orientbotnian Ĉambrorkestron de Suomujo kaj la Ŝtatan Simfoniorkestron de Istanbulo.[10] Li estris dek jarojn la Nacian Simfoniorkestron de Kubo kaj fondis resp. direktis de 1992 ĝis 2001 la Orkestron Kordovo en Hispanujo.[11]

Li aranĝis la komponaĵojn de Scott Joplin Elite Syncopations kaj The Entertainer same kiel Fool on the Hill de John Lennon kaj Paul McCartneys.[12]

Aprilon de 2003 Brouwer apartenis al aro da elstaraj kubaj kulturkreantoj, kiuj subskribis Publikan Leteron publikigita en la gazeto de la Kuba Komunisma Partio, Granma, kiu estis direktita al amikoj de Kubo en la tuta mondo kaj rifuzis kritikon el eksterlando pri la homrajta politiko de la kuba registaro kiel kontraŭkuba kalumnia kampanjo:[13] En la antaŭaj semajnoj la supera juĝejo de Kubo estis kondamninta post arestadondo nomata „Nigra Printempo“ 75 kritikajn ĵurnalistojn kaj homrajtistoj al longaj malliberecoj kaj ekzekutiginta tri junajn nigrulojn kubajn post la sensanga kaj fiaskinta provo de ŝipoforrabo.[14]

Distingoj[redakti | redakti fonton]

  • 1962 Koresponda membro de la Reĝa Akademio de Belaj Artoj de Sankta Fernando en Madrido, Spanien
  • 1982 Medalo Alejo Carpentier, Kubo
  • 1984 Ordeno Félix Varela, Kubo
  • 1989 Honormembreco ĉe Instituto Italo-Latinoamerika en Romo, Italujo
  • 1997 La Chitarra con amore en Milano, Italujo
  • 1998 Premio Manuel de Falla, Hispanujo kaj Kubo
  • 1999 Ordeno Felix Varela, Kubo
  • 1999 Nacia premio pri muziko, Kubo
  • 2001 Honordoktoreco de Instituto Superior de Arte, Kubo
  • 2001 Honormembro de Unesko
  • 2002 Grnda Premio Cubadisco, Kubo
  • 2003 Premiito de Klasikmuzika Premio Midem en Cannes, Francujo
  • 2005 Premio Cubadisco, Kubo
  • 2007 Honordoktoreco de Universitato de Ĉilio, Ĉilio
  • 2007 Ordeno Pablo Neruda en Santjago, Ĉilio
  • 2008 Premio Goffredo Petrassi de Composición in Zagarolo, Italujo
  • 2009 Nacia Kinopremio, Kubo
  • 2010 Premio Tomás Luis de Victoria, Hispanujo

Verkoj por gitaro[redakti | redakti fonton]

Solaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • 1955 Suite No. 1 Antigua
  • 1955 Suite No. 2
  • 1956 Preludio
  • 1957 Danza Característica „Quítate de la Acera“
  • 1959 Fuga No. 1
  • 1959 Tres Apuntes
  • 1964 Danza del Altiplano
  • 1964 Elogio de la Danza
  • 1968 Canticum
  • 1968 Un Dia de Noviembre
  • 1971 La Espiral Eterna
  • 1973 Parábola
  • 1973 Estudios Sencillos (Nos. 1–10)
  • 1974 Tarantos
  • 1975 Cadences
  • 1981 El Decamerón Negro
  • 1981 Preludios Epigramáticos No. 1–6
  • 1984 Variations on a Theme of Django Reinhardt
  • 1987 Paisaje Cubano con Campanas
  • 1990 Sonate
• Fandangos y boleros
• Sarabanda de Scriabin
• Toccata de Pasquini
  • 1993 Rito de los Orishás
  • 1996 Hika: „In Memoriam Toru Takemitsu“
  • 1996 Hoja de album
  • 1996 Paisaje Cubano con Tristeza
  • 1999 An Idea (Passacaglia por Eli)
  • 2000 Viaje a la Semilla
  • 2001 Nuevos Estudios Sencillos No. 11–-20
  • 2004 Omaggio a Prokofiev
  • 2004 La Ciudad De Las Columnas
  • 2008 Paisaje Cubano con fiesta
  • Canción Triste
  • Cantilena de los bosques dedicata a Roberto Fabbri
  • Dos aires populares cubanos
Guajira criolla
Zapateado
  • Exaedros 1
  • Paisaje Cubano con lluvia
  • Paisaje Cubano con rumba
  • Piezas sin títulos No. 1–3
  • Variantes
  • Variations on a Piazzolla Tango
  • Dos Temas populares cubanos
Drume negrita, cancion de cuna (Berceuse)
Ojos Brujos

Gitaristaroj[redakti | redakti fonton]

Gitarduopoj[redakti | redakti fonton]

  • 1957–1958 Micropiezas Hommage à Darius Milhaud
  • 1958 Micropiezas No. 5
  • 1964 Música incidental campesina, (muziko por la teatraĵo El fantasma)
  • Per Suonare a Due
  • Triptoco

Gitarkvartetoj[redakti | redakti fonton]

  • Canciones remotas
  • Toccata para cuatro o más guitarras
  • Toccata
  • Paisaje Cubano Con Rumba

Gitarorkestro[redakti | redakti fonton]

  • 1979 Acerca del cielo, el aire y la sonrisa

Gitaro kaj arĉkvaropo[redakti | redakti fonton]

  • Kvinteto por gitaro kaj arĉkvaropo

Gitaro kaj orkestro[redakti | redakti fonton]

  • 1958 Tres danzas concertantes
  • 1983 Retrats Catalans
  • 1985 From yesterday to Penny Lane
  • 1995 Concierto Omaggio a Paganini (konĉerto por gitaro kaj violono)

Konĉertoj por gitaro[redakti | redakti fonton]

  • 19?? Concierto p.g. No. 1
  • 1981 Concierto p.g. No. 2 de Lieja
  • 1986 Concierto p.g. No. 3 Elegiaco
  • 1987 Concierto p.g. No. 4 de Toronto
  • 1991 Concierto p.g. No. 5 de Helsinki
  • 1997 Concierto p.g. No. 6 de Volos
  • 1998 Concierto p.g. No. 7 „La Habana“
  • 1999 Concierto p.g. No. 8 „Concierto Cantata de Perugia“
  • 2002 Concierto p.g. No. 9 „de Benicassim“
  • 2003 Concierto p.g. No. 10 „Book of Signs“ (concert voor twee gitaren)
  • 2007 Concierto p.g. No. 11 „de Requiem (In memoriam Toru Takemitsu)“

Aliaj verkoj[redakti | redakti fonton]

Solaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • 1960 Sonata para cello solo (violonĉelo)
  • 1962 Variantes para un percusionista (perkutinstrumentoj)
  • Diary Of An Alien-Flute Solo (fluto)

Ĉambromuziko[redakti | redakti fonton]

Arĉkvarteto[redakti | redakti fonton]

  • Ballad for Flute and Strings
  • 1961 Cuarteto de cuerdas No. 1, a la memoria de Bela Bártok
  • Cuarteto de cuerdas No. 2
  • Cuarteto de cuerdas No. 3
  • Demeter Prelude

Aliaj[redakti | redakti fonton]

  • 1970 Sonata pian e forte (piano kaj sonbendo)
  • 1970 Per suonare a Tre (fluto, aldo kaj gitaro)
  • 1983 Manuscrito antiguo encontrado en una botella (pianotrio)
  • Canción de Gesta (ĉambrorkestro)
  • Sonata por Cor et Piano (arĉinstrumentoj kaj piano)
  • Pictures of Another Exhibition (arĉinstrumentoj kaj piano)
  • La Region Mas Transparente (fluto kaj piano)
  • Basso Continuo I (2 klarnetoj)
  • La Vida Misma (piano, violono, violonĉelo kaj perkutinstrumentoj)
  • 2009 Mitología de las Aguas (Sonato n-ro 1 por transversa fluto kaj gitaro) – dediĉita al Sef Albertz

Verkoj por orkestro[redakti | redakti fonton]

  • 1984 Canciones remotas (arĉorkestro)
  • Simphonio n-ro 1 (orkestro)
  • Remembrances (orkestro)
  • Anima Latina (orkestro)
  • Cadence Quatuor en Ré (orkestro)

Orkestro kun soloinstrumentoj[redakti | redakti fonton]

  • 1972 Balada, concierto para flauta y orquesta de cuerdas (fluto kaj arĉorkestro)
  • 1972 Concierto para violín y orquesta (violono kaj orkestro)
  • 1981 Cancion de Gesta (For the Boat Loaded with the Future) (simfonia blovorkestro kun piano)

Ĥoro[redakti | redakti fonton]

Filmmuzikoj[redakti | redakti fonton]

  • 1960: Historias de la revolución
  • 1965: Vaqueros del cauto
  • 1966: Papeles son papeles
  • 1966: La muerte de un burócrata
  • 1967: Las aventuras de Juan Quin Quin
  • 1968: LBJ
  • 1968: Hanoi, martes 13
  • 1968: Memorias del subdesarrollo
  • 1968: Lucía
  • 1969: Despegue a las 18:00
  • 1971: La bataille des dix millions
  • 1972: Una pelea cubana contra los demonios
  • 1973: El extraño caso de Rachel K
  • 1973: El hombre de Maisinicú
  • 1975: Abril de Vietnam en el año del gato
  • 1975: Ustedes tienen la palabra
  • 1976: Un día de noviembre
  • 1976: La cantata de Chile
  • 1976: La última cena
  • 1977: Mi hermano Fidel
  • 1977: Destino manifiesto
  • 1978: Son o no son
  • 1978: El recurso del método
  • 1979: No hay sábado sin sol
  • 1979: Los sobrevivientes
  • 1979: La viuda de Montiel
  • 1980: La guerra necesaria
  • 1982: Una y otra vez
  • 1982: Cecilia
  • 1983: Tiempo de amar
  • 1983: Los refugiados de la cueva del muerto
  • 1983: Alsino y el cóndor
  • 1983: a rosa de los vientos
  • 1983: Hasta cierto punto
  • 1984: La segunda hora de Esteban Zayas
  • 1985: Cuando una mujer no duerme
  • 1985: Jíbaro
  • 1985: Amada
  • 1986: Tiempo de morir
  • 1992: Como agua para chocolate
  • 1995: Un héroe se hace a patadas
  • 1995: A Walk in the Clouds
  • 1998: Mátame mucho
  • 2002: Ficción sin ficción
  • 2003: Memorias de Lucía
  • 2004: Lucía y el tiempo
  • 2004: La persistencia de la memoria
  • 2005: Kordavision

Sonregistraĵoj[redakti | redakti fonton]

  • De Bach a Los Beatles (EGREM)[15]
  • La obra guitarrística de Leo Brouwer. Vol. I. Brouwer por Brouwer. (EGREM)[16]
  • La obra guitarrística de Leo Brouwer. Vol. II. Brouwer intérprete. (EGREM)[17]
  • La obra guitarrística de Leo Brouwer. Vol. III. Re-creaciones. (EGREM)[18]
  • La obra guitarrística de Leo Brouwer. Vol. IV. Conciertos para guitarra y orquesta. (EGREM)[19]
  • La obra guitarrística de Leo Brouwer. Vol. V. Brouwer por los maestros Rey Guerra y Joaquín Clerch. (EGREM)[20]
  • La obra guitarrística de Leo Brouwer. Vol. VI. Presencia en el Festival Internacional de guitarra… (EGREM)[21]
  • La obra guitarrística de Leo Brouwer. Vol. VII. Ensambles con guitarras. (EGREM)[22]
  • La obra guitarrística de Leo Brouwer. Vol. VIII. Actuaciones memorables. (EGREM)[23]
  • Leo Brouwer Collection Vol. 1–6[24]
  • Antología selecta, Vols. 1-3. (EGREM – Parnaso)

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Hucky Eichelmann: Leo Brouwers „La Espiral Eterna“. Eine Analyse, nova giulianiad 3/84
  • Maurice J. Summerfield: The Classical Guitar. Its Evolution, Players and Personalities Since 1800. 5. Ausgabe, Ashley Mark Publishing Company, Newcastle upon Tyne 2002, ISBN 1-872639-51-8, pj. 70–73.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 Richard M. Juang, Noelle Anne Morrissette: Africa and the Americas. Culture, Politics, and History. Volumo 2, ABC-CLIO, 2008, ISBN 978-1-85109-441-7, S. 206.
  2. William Luis: Culture and customs of Cuba. Greenwood Pub Group, 2001, ISBN 0-313-30433-5, p. 143.
  3. Victor Coelho: The Cambridge companion to the guitar. Cambridge University Press, Kembriĝo 2003, ISBN 0-521-80192-3, p. 197.
  4. Leo Brouwer ĉe indopedia.org
  5. schott aktuell - the journal 2/1999 online
  6. Don Michael Randel: The Harvard biographical dictionary of music. Harvard University Press, Kembriĝo 1996, ISBN 0-674-37299-9, p. 111.
  7. David M. Cummings, Melrose Press: International who’s who in music and musicians' directory. Routledge, Londono 2000, ISBN 0-948875-53-4, p. 84.
  8. 8,0 8,1 Richard M. Juang, Noelle Anne Morrissette: Africa and the Americas. Culture, Politics, and History. Volumo 2, ABC-CLIO, 2008, ISBN 978-1-85109-441-7, p. 207.
  9. Claudia Lightfoot: Havana. A Cultural and Literary Companion. Signal Books, Oxford 2002, ISBN 1-902669-33-9, p. 208.
  10. Leo Brouwer ĉe AfroClassical.com
  11. Carlos Prieto, Elena C. Murray: The adventures of a cello. University of Texas Press, 2006, ISBN 0-292-71322-3, p. 274.
  12. Leo Brouwer ĉe musicweb-international.com
  13. Nachricht aus Havanna für unsere Freunde in der Ferne ĉe: Freundschaftsgesellschaft BRD - Kuba e.V., vokita la 16-an de majo 2015, hispana versio jen, vokita la 16-an de majo 2015
  14. Entführer von Fähre in Kuba hingerichtet En: Der Tagesspiegel de la 13-a de aprilo 2003, vokita la 16-an de majo 2015
  15. De Bach a Los Beatles (hispana)
  16. La obra guitarrística de Leo Brouwer. Vol. I. (hispana)
  17. La obra guitarrística de Leo Brouwer. Vol. II. (hispana)
  18. La obra guitarrística de Leo Brouwer. Vol. III. (hispana)
  19. La obra guitarrística de Leo Brouwer. Vol. IV. (hispana)
  20. La obra guitarrística de Leo Brouwer. Vol. V. (hispana)
  21. La obra guitarrística de Leo Brouwer. Vol. VI. (hispana)
  22. La obra guitarrística de Leo Brouwer. Vol. VII. (hispana)
  23. La obra guitarrística de Leo Brouwer. Vol. VIII. (hispana)
  24. Leo Brouwer Collection Vol. 1–6 (Frame) (angle)