Granma
Granma estas la nomo de diversaj konceptoj kun rilato al Kubo; Granma estas angla karesformo de grandmother (avino).
Ŝipo
[redakti | redakti fonton]Granma estis la nomo de motorboato kiu ludis gravan rolon en la kuba revolucio. Ĝin utiligis la revoluciuloj por vojaĝi en 1956 al Kubo el Meksiko, kun aro de armiloj, tiel komencante la gerilan lukton. Inter la vojaĝantoj troviĝis Fidel Castro, Raúl Castro kaj Che Guevara (mallonge Che). La ŝipo nun montriĝas en la muzeo de la revolucio en Havano, pli ekzakte en la urboparto malnova Havano.

Ĵurnalo
[redakti | redakti fonton]La nomo de la ŝipo estas ankaŭ tiu de la oficiala taga gazeto de la Komunista Partio de Kubo. Vidu la artikolon ĵurnalo Granma.

Provinco
[redakti | redakti fonton]Granma estas la nomo de provinco de Kubo. Vidu la artikolon provinco Granma.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]aparte pri la motorboato kaj la historio de ĝi en la revolucio de Kubo
- http://www.historyofcuba.com/history/granma.htmArkivigite je 2015-04-05 per la retarkivo Wayback Machine
- http://www.granma.cubasi.cu Arkivigite je 2021-11-02 per la retarkivo Wayback Machine
- https://web.archive.org/web/20120712180636/http://www.granma.cu/portugues/index.html