Deutscher Akademischer Austauschdienst

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Germana Akademia Interŝanĝa Servo
Deutscher Akademischer Austauschdienst
emblemo
emblemo
neprofitcela organizaĵo • organizaĵo pri edukado
Komenco 1925
Antaŭe Academic Exchange Service vd
Geografia situo 50° 42′ 1″ N, 7° 8′ 55″ O (mapo)50.7001827.148623Koordinatoj: 50° 42′ 1″ N, 7° 8′ 55″ O (mapo)
Lando(j) Germanio vd
Sidejo Bonn
Deutscher Akademischer Austauschdienst (Germanio)
Deutscher Akademischer Austauschdienst (Germanio)
DEC
Deutscher Akademischer Austauschdienst
Deutscher Akademischer Austauschdienst
Map
Germana Akademia Interŝanĝa Servo
Moto Change by exchange
Ĉefestro(j) Margret Wintermantel • Theodor Klauser • Werner Richter • Emil Lehnartz • Joybrato Mukherjee vd
Membro de Allianz der Wissenschaftsorganisationen • Verein zur Förderung eines Deutschen Forschungsnetzes • Asocio de Eŭropaj Universitatoj • Informationsdienst Wissenschaft • Germania Unesko-komisiono vd
Retejo Oficiala retejo
Jura formo registrita asocio de Germanio
vdr
La centra oficejo de la Germana Servo por la Interŝanĝo de Universitatanoj /Deutscher Akademischer Austauschdienst (DAAD) en Bonn

La organizaĵo germane nomata Deutscher Akademischer Austauschdienst [e. V.] (DAAD) - en Esperanto "Germana Servo por la Interŝanĝo de Universitatanoj [registrita asocio]" estas komuna institucio de la altlernejoj kaj studentaj unuiĝoj de Germanio, por subteni la internaciajn rilatojn de universitataj studantoj, doktoriĝantoj kaj profesoroj. La asocio fondiĝis la 1-an de januaro 1925 laŭ privata studentara iniciato en Hajdelbergo, en 1933 estis devige naziigita sub ŝtata premo en Nazia Germanio, en 1945 malfondiĝis kaj la 5-an de aŭgusto 1950 refondiĝis laŭ la demokratia kaj interkompreniga sinteno de la origina fondo. La centra oficejo de la Servo estas en Bonn, pli ekzakte en la kvartalo Plittersdorf de la urbodistrikto Bad Godesberg. Prezidanto ekde februaro 2020 estas profesoro Joybrato Mukherjee.

Krom la centra oficejo ekzistas filiaj oficejoj en Bruselo, Ĝakarto, Hanojo, Kajro, Londono, Meksik-urbo, Moskvo, Najrobio, Nov-Delhio, Nov-Jorko, Parizo, Pekino, Rio-de-Ĵanejro, Tokio kaj Varsovio. La oficejon en Tokio en aprilo 1978 starigis la esperantisto Ulrich Lins. Krome en 60 landoj ekzistas informaj centroj de DAAD.

Taskoj kaj celoj[redakti | redakti fonton]

publika evento de la servo en la bonna kunvenejo Beethovenhalle en decembro 1961

Laŭ propra aserto, DAAD estas la tutmonde plej granda organizaĵo por la interŝanĝo de universitatanoj. Ekde sia fondiĝo en 1925 la Servo subtenis preskaŭ 2 milionojn da universitatanoj en kaj ekster Germanio.

La agado ne limiĝas al la disdono de stipendioj: per diversaj programo jla Servo celas al pli da internacieco de germanaj universitatoj, subtenas kaj helpas plivastigi la lernadon de la germana lingvo kaj de la studfako germanistiko en ekstergermanaj altlernejoj, subtenas la kreon de fortaj altlernejoj en evoluantaj ŝtatoj kaj konsilas al politikaj decidantoj.

En 2017 la servo finance kaj konsile subtenis proksimume 140 000 germanajn kaj negermanajn sciencistojn tutmonde. La ofertoj inkluzivas studo-duonjaron en eksterlando por junaj studantoj kaj kompletan doktorigxan studon, krome praktikajn staĝojn en alilandaj universitatoj kaj tempe limigitan docentecon por profesoroj en alilanda universitato. La servo krome subtenas la internaciajn publikajn rilatojn de germanaj altlernejoj per varbaj servoj, publikaĵoj, klerigaj kaj trejnaj kongresoj kaj seminarioj.

Stipendiojn por restado de negermanaj sciencistoj en altlernejoj de Germanio oni povas peti ĉe la diverslandaj ambasadoj de Germanio, la filiaj oficejoj de DAAD, la informaj centroj de DAAD, partneraj profesoroj kaj partneraj universitatoj ekster Germanio. Kontakton de germanaj studentoj al DAAD kutime peras la internaciaj oficejoj (ofte nomataj Akademisches Auslandsamt de altlernejoj en Germanio. Aparta "berlina programo de DAAD por artistoj" (Berliner Künstlerprogramm des DAAD) konsilas kaj subtenas pri restado de pentristoj, skulptistoj, fotistoj, verkistoj kaj muzikistoj.

La servo krome ankaŭ estas la germana agentejo pri la kunordigo kaj realigo de la programoj de Eŭropa Unio rilate al ĝenerala kaj profesia edukado:

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • La broŝuro Studium, Forschung, Lehre im Ausland, Förderungsmöglichkeiten für Deutsche [Studo, esploro kaj instruo en eksterlando, subvenciaj eblecoj por germanoj], eldonaĵo de DAAD de proksimume 400 paĝoj estas publikigita ĉiujare en printempo. Ĝi haveblas en la internaciaj oficejoj de la altlernejoj de Germanio.
  • Gvidibroj Studienführer ... [stud-gvidiloj...], eldonaĵoj de DAAD, ekzistas pri preskaŭ ĉiuj eŭropaj ŝtatoj kaj la plej gravaj ekstereŭropaj landoj. Ili aĉeteblas en ordinaraj librovendejoj kaj krome konsulteblas aŭ prunteblas en la diverslandaj oficejoj de DAAD kaj en iuj universitataj bibliotekoj.
  • La informilo Sprachkurse an Hochschulen in Europa estas eldonaĵo de DAAD pri adresoj kaj retpaĝaroj de lingvokursoj de altlernejoj en Eŭropo.
  • Festlibro Spuren in die Zukunft, eldonaĵo de DAAD, aperis okaze de la 75-jara jubileo de la Servo en 2000. Volumo 1 titoliĝas Der DAAD in der Zeit [DAAD en sia epoko], volumo 2 Fakten und Zahlen zum DAAD [Faktoj kaj nombroj pri DAAD] kaj volumo 3 Mit dem DAAD in die Welt [Helpe de DAAD en la mondon].

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]