Celestún

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Celestún (komunumo))
Celestún
municipo de Meksiko

Blazono

Blazono
Administrado
Statuso Komunumo
Lando Meksiko
Ŝtato Yucatán
Poŝtkodo 97367
Kodo laŭ 31 011
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 6 269
Loĝdenso 13 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 20° 46′ N, 90° 11′ U (mapo)20.766666666667-90.183333333333Koordinatoj: 20° 46′ N, 90° 11′ U (mapo)
Alto 3 m
Areo 868,6 km² (86 860 ha)
Horzono UTC -6
Celestún (Jukatanio)
Celestún (Jukatanio)
DEC
Celestún
Celestún
Situo de Celestún
Celestún (Meksiko)
Celestún (Meksiko)
DEC
Celestún
Celestún
Situo de Celestún

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Celestún Municipality [+]
vdr

Celestún estas unu el la 106 komunumoj de la meksika subŝtato Yucatán, kiu estas unu el la tri meksikaj subŝtatoj sur la duoninsulo Jukatano. La ĉefurbo de la komunumo estas la samnoma Celestún. La komunumo situas en la plej okcidenta parto de Yucatán. La regiono 7 nomiĝas "Litoral Poniente". Ĝi limas al la Meksika Golfo) en la nordo, al la subŝtato Campeche en la okcidento kaj al la regiono 6 "Influencia Metropolitana" en la oriento. Krome ĝi havas limon kun la regiono 8 "Sur Poniente" en la sudoriento. La ŝlosilnumero de la komunumo laŭ la INEGI, do laŭ la nacia geografia instituto estas 31011.

La situo de la regiono 7 en Yucatán

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo havis en 2005 (lasta popolnombrado de la INEGI) 6269 loĝantojn. El tiuj estis 3181 viroj kaj 3088 virinoj. La komunumo havas surfacon de 868,6 km². La meza alteco (de la ĉefurbo) estas 3 metroj super la marnivelo.

Klimato[redakti | redakti fonton]

En la komunumo jare falas averaĝe 61,9 mm/m2 de precipitaĵo. La averaĝa jara temperaturo estas 26,6 °C. Ĝenerale la klimato estas varma kaj duonhumeda. La pluva sezono ĝenerale komencas fine de majo kaj ĝi daŭras ĝis oktobro. Plej malvarmaj monatoj estas januaro kaj decembro kaj plej varmaj monatoj estas julio kaj aŭgusto.

Sociogeografio[redakti | redakti fonton]

En la jaro 2000 (laŭ INEGI) en la komunumo vivis 3794 personoj pli aĝaj ol 15 jaroj. El tiuj 3336 scipovis legi kaj skribi kaj 458 personoj estis analfabetoj. Do 12,07% de la personoj pli aĝaj ol 15 en la komunumo estis analfabetoj.

En la jaro 2000 en la komunumo vivis 6065 personoj, pli aĝaj ol 5 jaroj. El tiuj 435 personoj sciis paroli indiĝenan lingvon. Tio signifas ke 7,2% de la loĝantaro en la koncerna jaro sciis paroli indiĝenan lingvon. La ĉefa indiĝena lingvo en Yucatán estas la jukatana majaa lingvo, ankaŭ nomita Majatano.

Fontoj: Statistikoj de la INEGI: Conteo de Población y Vivienda 2005 k. a., (hispane: popol- kaj loĝejnombrado).

Turismo[redakti | redakti fonton]

La komunumo estas tre konata pro la flamingoj, kiuj vivas en la regiono, ĉefe en la biosfera rezervejo de Celéstun, kiu parte apartenas al Yucatán kaj parte al Campeche.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]