Centra Litovio 1920-1940

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mapo de Litovio, Orienta Prusio, Pollando, Belorusio kaj Latvio ("Centra Litovio" verde kolorigita)

La tiel nomata "Centra Litovio" (pole Litwa Środkowa) estis la nomo de pseŭdoŝtato kun la ĉefurbo Vilno (litove Vilnius, pole Wilno), kiun deklaris anoj de la pola armeo post anekto de la regiono. La pseŭdoŝtato neniam atingis plenan ŝtatan suverencon kaj dum la 16-a de aprilo 1922 iĝis parto de la Dua Pola Respubliko.

La regiono ĉirkaŭ la urbo Vilno, kie plejparte loĝis kaj ankaŭ hodiaŭ loĝas litovoj, antaŭ la unua mondmilito estis parte la cara regno de Rusio kaj dum la jaro 1915 estis okupita de la armeo de la Germana Imperio. Post kiam tiu armeo devis retiriĝi, la armeoj de Litovio, Pollando kaj Sovetunio batalis pri kontrolo de la regiono. Post la komenciĝo de la pola-bolŝevika milito armeo sub komando de la pola generalo Lucjan Żeligowski okupis la aeron, kiu apartenis al la ekde la jaro 1918 sendependa ŝtato Litovio, sed estis tiumomente okupita de la sovetunia Ruĝa Armeo. La 12-an de oktobro 1920 Żeligowski, kune kun pseŭdoregistaro nomumita de la pola armeo, proklamis la ŝtaton "Centra Litovio". Litovio vole-nevole devis rezigni pri sia ĉefurbo Vilno kaj proklamis la duan plej grandan urbon de Litovio, Kaŭnaso, intertempa ĉefurbo.

Dum la jaro 1939 Pollando kaj la baltiaj ŝtatoj laŭ la sekreta aldona protokolo al la Hitler-Stalin-pakto laŭ mapa linio dividiĝis inter la faŝisma Germana Regno kaj la Sovetunio. La plej granda parto de la Respubliko Litovio kaj ankaŭ la pole anektita "Centra Litovio" okupiĝis de la Sovetunio kaj ekde la jaro 1940 iĝis la Litova SSR (Litova Socialisma Soveta Respubliko).

Dum 1991 la Litova SSR kaj kadre de ĝi la regiono ĉirkaŭ Vilno fariĝis la - denove suverena - Respubliko Litovio.

Vidu ankaŭ: Historio de Litovio