Centra NSOk Malia Grava Birda Areo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
La Centra NSOk Malia Grava Birda Areo gravas por la konservado de la Ocela nestamasulo

La Centra NSOk Malia Grava Birda Areo estas neregulaforma 2500 km2 areo en okcidenta Novsudkimrio, Aŭstralio. Ĝi kuŝas ĉe la malgranda urbo Mount Hope kaj enhavas la naturrezervejojn Yathong, Nombinnie kaj Round Hill, kun kelkaj nerezervaj kromteroj, enhavanta restantan areon de malihabitaj arbaroj kaj arbustaroj. Ĝi estis identigita kaj klasita kiel Grava Birda Areo (GBA) ĉar ĝi eltenas izolajn gravajn populaciojn de Ocela nestamasulo (el 250 al 500 individuoj) kaj de Ruĝgorĝa fajfulo, Pachycephala rufogularis (ĝis 68 reproduktaj paroj). Ĝi estas ankaŭ centro de distribuado en Novsudkimrio por aliaj mali-birdospecioj, kiaj la Prudenta hilakolo, la Stria amitormo, la Suda drimodo kaj la Brundorsa cinklosomo.[1]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. IBA: Central NSW Mallee. Birdata. Birds Australia. Alirita 2011-06-14.

32°49′45″S 145°42′17″E  /  32.82917°S, 145.70472°O / -32.82917; 145.70472 (Centra NSOk Malia Grava Birda Areo)