Centra Tombejo de Hildburghausen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Centra Tombejo de Hildburghausen
tombejo [+]
Koordinatoj50° 26′ 0″ N, 10° 43′ 58″ O (mapo)50.433410.7327Koordinatoj: 50° 26′ 0″ N, 10° 43′ 58″ O (mapo)

Map
Centra Tombejo de Hildburghausen
Vikimedia Komunejo:  Stadtfriedhof (Hildburghausen) [+]
vdr
Kolono memora por dukino Charlotte von Sachsen-Hildburghausen

La Centra tombejo de Hildburghausen (germane Stadtfriedhof HildburghausenZentralfriedhof) malfermitis en Hildburghausen (Germanujo) en la 12.3.1885 kiel ĝenerala tombejo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Familia tombo de la eldonisto kaj mecenato Joseph Meyer
Sickler-tombo (ĉ. 1840)
Memorilo por la bombade mortintoj de la 23.2.1945

La historio de tombejoj en Hildburghausen ekas kun la urbofondiĝo en la mezepoko. Kiel tombejo por la urbanoj utiligitis komence la areo apud Laŭrenco-kirko. Por kadavroj de malcivitanoj iĝis la entombigoj ĉe parcelo de la malsanulejo ĉe Kapelo Nia kara sinjorino ĉe Baumgarten norde de la antaŭurbo.[1]

Alia nome konata tombejo Alter Judengottesacker, aperis en 1412 en la urbo kroniko estante verŝajne ĉe la kampara limo de Wallraps/Judengraben. Post enkonduko de Reformacio la urbokerna entombigado ĉesis kaj pro tio la administrantoj ordonis novaranĝon tombajan ĉe la riveraj arbaroj de Werra antaŭ la sudorienta angulo de la ĉirkaŭfortikaĵo. Tiu ĉi loko konatiĝis kiel Neuer Friedhof an der Coburger Straße estante ĉe la nuna Teatro je Hildburghausen apudante la eostan parton de la kastelparko. Ĝi havis muron kaj funkciis ĝis 1820. Tie troviĝis 22 heredaj kriptoj de urbaj konsilantaroj, riĉuloj kaj nobeloj. Krome estis tie ankaŭ kadavrejo. La plejmulto de la entombigoj estis enteren. En 1635 alvenis kaj la imperiestraj trupoj kaj la pesto. Sekve komenciĝis mortado granda kaj pesta tombejo devis kreiĝi; ties loko malcerte konatas. Supoze ĝi estis ie malsupre de la urbo ĉe la Werra-riverbordo.

La anoj de la duka familio uzis la proprajn heredajn kriptojn ene de la kastelkirko kiuj ekzistis ĝis la abandono de la kirko meze de la 19-a jarcento: tiam ĉesis ankaŭ la rezideja stato de Hildburghausen kaj duka entombigloko ne plu nepris.[2] En 1779 dum fajrego ege damaĝitis la tiama plej granda kirko, la Laŭrenco-preĝejo. La restaĵoj malkonstruitis. Tiam ankaŭ la tiama tombejo ekservis kiel konstrugrundo: starigis samloke la belega Preĝejo Kristo. En 1820 malaperis la ĝistiama tombejo post ne tute tri jarcentoj: ĉefa kaŭzo estis demografiaj kaŭzoj. Aĉetado de najbaraj grundoj kun planoj de eventuala pligrandigo ankaŭ ne eblis.

En al 13.10.1820 inaŭguritis la Nova tombejo kiun oni lokigis duonan kilometron norde de la urbokerno sur la kampo Backsteinfeld: la grundo apartenis al iama brikfarejo kaj estis malfeliĉe elektita ĉar specialaj terenaj kondiĉoj necesigis pli profundan entombigon en grejson. Sed pro troaj kostoj maljesitis al nova alilokigo kaj dum jardekoj oni artifike venigis multe da tero pli malfiksita. Centre de la Nova tombejo, kiu uzitis ĝis 1885, estis memorkolono por la en la urbo tre ŝatita dukino Charlotte. Laŭ la nova regularo entombiga nun permesitis la entombigo ankaŭ de judaj kuncivitanoj kaj fremduloj. La vizitantoj eniris la tombejon disde la urob tra portalo supre de kiu legeblis Bonvenon ĉe la ĉiela lulilo.

Danke al plantado de malgermanaj arboj kaj moderna aranĝo de la tomboj/slaboj la urba tombejo hildburghausen-a gajnis parksimilan karakteron. En la 20-a jarcento oni ankaŭ evitis neglekti la historian parton kun la honoraj tomboj kaj artiste altvaloraj tomboj. Sekve la erao de la ero historia finiĝis en la jaro 1885; ĝi estas monumentprotektotaĵo. Ĉe la eosta rando samtempe lokigitis etendige la nuna tombejo. Al la hodiaŭa tombejo apartenis ankaŭ sekcioj por falintaj soldatoj de ambaŭ mondaj militoj, por viktimoj de la bombatakoj de la Aliancanoj en 1945 kaj por aliaj suferintoj je minacoj kaj diversaj diktaturoj.[3]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Werner Schwamm: Friedhöfe in Hildburghausen – Stätten der Besinnung und des Gedenkens. Eldonis Stadtverwaltung Hildburghausen. Verlag Frankenschwelle KG, Hildburghausen 2005. ISBN 3-86180-173-6

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Rudolf Armin Human: Chronik der Stadt, der Diözese und des Herzogtums Hildburghausen, Kesselringsche Hofbuchhandlung, Hildburghausen 1886, p. 1-186
  2. Paul Lehfeldt: Amtsgerichtsbezirk Hildburghausen (=Bau- und Kunst-Denkmäler Thüringens. Herzogthum Sachsen-Meiningen. Kreis Hildburghausen, 39), Verlag Gustav Fischer, Jena 1903
  3. Schwamm 2005, p. 39–46