Departemento Cezaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ŝablono:Informkesto Departemento de Kolombio La Departemento Cezaro (hispane Cesar) estas unu el la 32 departementoj de Kolombio. La departemento situas en la nordorienta zono de la lando, la areo estas 22.905 km² kun 1.166.420 loĝantoj.

Situante en la nordorienta parto de Kolombio, la departemento de Cesaro limas norde kun la departementoj de La-Guaĥiro kaj Magdaleno; en la sudo ĝi limas kun la departemento Bolivaro, Santandero kaj Norda Santandero; kaj en la oriento, kun Norda Santandero kaj la Bolivara Respubliko Venezuelo. Ĝiaj geografiaj koordinatoj estas 07°41’16’’ kaj 10°52’14’’ de norda latitudo kaj 72°53’27’’ kaj 74°08’28’’ de okcidenta longitudo. Parto de la teritorio estas parto de la montaro Serranía del Perijá.

Ĝia ĉefurbo estas Valduparo.

Vidu ankaŭ