Channing Bete

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Channing L. BETE, patro (naskiĝis en 1908, mortis la 18-an de aŭgusto 1973 en Massachusetts, Usono), estis fondinto de la eldonejo Bete.

Lia eldonfirmo produktis milionojn da klerigaj kaj informaj broŝuroj en la stilo, kiun li nomis "skriptografio" - okulfrapa kombino de amuzaj, simpligitaj desegnaĵoj kun manskribita teksto. Li estis konata kiel aktivulo sur la kampo de socia plibonigo, kaj lian aktivan subtenon al la Internacia Lingvo atestas la eldono de du informbroŝuroj kaj moderna kursmaterialo (A first course in Esperanto, de William Auld), por kies lanĉo li speciale flugis al la Universala Kongreso en Portland.