Charlotte's Web

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Charlotte's Web ([ĈA:lots ŭeb]; anglalingve por La araneaĵo de Charlotte) estas infana romano de amerika verkinto Elwyn Brooks White kaj ilustrita de Garth Williams. Ĝi estis publikigita la 15-an de oktobro 1952 per la eldonejo Harper & Brothers.

La romano rakontas la historion de porko nomata Wilbur kaj lia amikeco kun greneja araneo nomata Charlotte. Kiam Wilbur estas en danĝero de esti mortigita fare de la farmisto, Charlotte skribas mesaĝojn laŭdante Wilbur (kiel "Some Pig"; "Kia porko") en ŝia araneaĵo por persvadi la farmisto al li vivas. En 2000, la libroeldonista kaj -vendista magazino Publishers Weekly listigis la libron kiel la plej amase venditan infanan poŝlibron de ĉiuj tempoj.

Charlotte's Web estis adaptita en samnoma animacia filmo de Hanna-Barbera Productions kaj Sagittarius Productions en 1973. Paramount publikigis rekte vidbende vendatan daŭrigon, Charlotte's Web 2: Wilbur's Great Adventure, en Usono en 2003 (Universala liberigis la filmon internacie). Samnoma realaktora filma versio de la originala rakonto de E. B. White estis publikigita en 2006, kaj aldona samnoma videoludo ankaŭ estis publikigita en 2006.

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Post kiam sia patro ŝparis la vivon de porkido el buĉado kiel la plej malgranda el la idaro, knabino nomita Fern Arable nutras la porkidon, nomante ĝin Wilbur. Kreskinte, Wilbur estas vendita al la onklo de Fern, Homer Zuckerman, kiu lasas ĝin en sia korto, kiel dorlotbeston, sed Wilbur estas ignorata de la ceteraj bestoj de la tenejo, ĝis ĝi amikiĝas kun araneo nomita Charlotte, kiu vivas en araneaĵo ĉe la porkejo de Wilbur. Malkovrante ke Wilbur estas destinita al buĉado, ĝi promesas klopodi ŝpari ĝian vivon. Tiucele, ĝi teksas en sia araneaĵo vortojn pri ĝi, kaj tiuj vortoj pri Wilbur (Kia porko!) estas atribuitaj al dia interveno de la najbaroj de Zuckerman. Ju pli pasas la tempo, des pli da enskriboj aperas sur la araneaĵoj de Charlotte, kio pligrandigas la famon. Sekve, Wilbur estas prezentita en la foiro de la konteo, akompanita de Charlotte kaj de rato Templeton, kiun ĝi dungas por inspiri siajn mesaĝojn. Tie, Charlotte demetas ovo-sakon entenantan sian naskotan idaron, kaj Wilbur, kvankam ĝi gajnis neniun premion, estas omaĝita de la organizantoj kaj vizitantoj de la foiro (do tro prestiĝa por esti buĉita). Verŝajne elĉerpita pro la demeto de siaj ovoj, Charlotte mortas malmultan tempon post la foriro de Wilbur. Reveninte al la farmbieno de Zuckerman, Wilbur konservas la ovo-sakon de Charlotte, kaj estas iomete malgaja kiam la novaj araneoj foriras iom post la eloviĝo. Nur la tri plej malgrandaj plurestas. Feliĉa trovi novajn amikojn, Wilbur nomas la araneojn Joy, Nellie, kaj Aranea, kaj la libro finiĝas menciante ke pluraj generacioj de araneoj akompanas ĝin en la postaj jaroj.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto jen finiĝas.