Chilbosan (Nord-Hamgjong)
Etoso
Chilbosan | |||
---|---|---|---|
monto | |||
Alteco |
1 103 m | ||
Geografia situo | 41° 3′ N, 129° 36′ O (mapo)41.05129.6Koordinatoj: 41° 3′ N, 129° 36′ O (mapo) | ||
| |||
Chilbosan (Ch’ilbo-san, Koree: 칠보산 ) aŭ Monto Chilbo estas monto en Nord-Hamgjong provinco (Hamgyŏng-bukto ), Nord-Koreio. La nomo Chilbosan skribiĝas koree per la ĉinaj simboloj 七(칠) "sep", 寶(보) "trezoro", kaj 山(산) "monto".
Chilbo-san estas precipe konata pro siaj belvidoj kovrataj per neĝo. La monto estas ofte dividita en Interna Chilbo, Ekstera Chilbo, kaj Maro Chilbo. Inter la ĉefaj allogaĵoj krom la belvidoj estas la Kaesim Templo, kiu datiĝas de la 9-a jarcento.