Etiopa klorocebo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Chlorocebus aethiops)
Chlorocebus aethiops
Grivet area.png
Grivet area

La Etiopa klorocebo (Chlorocebus aethiops) estas cerkopitekedo kun longaj blankaj hartufoj ambaŭflanke de la vizaĝo. Kelkaj fakuloj konsideras tiun kaj ĉiujn membrojn de la genro Chlorocebus kiel ununura specio, Cercopithecus aethiops.[1] Tiele difinita, tiu simio estus limigita al Etiopio, Sudano, Ĝibutio kaj Eritreo.[2] En la suda parto de sia teritorio ĝi kontaktas kun la tre proksime rilataj ruĝpuga klorocebo (C. pygerythrus) kaj balmonta klorocebo (C. djamdjamensis).[3] Hibridiĝo inter ili eblas, kaj povas prezenti minacon al la vundebla balmonta klorocebo.[3] Malkiel tiu specio, la Etiopa klorocebo estas komuna kaj taksata kiel Malplej Zorgiga fare de la IUCN.[4]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. MSW3 Groves, paĝoj 158-159, id=12100505.
  2. Kingdon, J. & Butynski, T. M. (2008). Chlorocebus aethiops. En: IUCN 2008. IUCN Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj. Elŝutita en 4 January 2009.
  3. 3,0 3,1 Kingdon, J.. (1997) The Kingdon Guide to African Mammals. Academic Press Limited, London. ISBN 0-12-408355-2.
  4. iucn