Chow Yun-fat
CHOW Yun-Fat (18-an de majo 1955 en Hongkongo) estas Hongkong-ĉina aktoro. Li apartenas al la plej gravaj aktoroj de la Hongkonga filmarto, kiel Bruce Lee aŭ Jackie Chan.
Chow Yun-Fat plenkreskis inter malriĉaj vivkondiĉoj sur insuloLamma. Li debutis ĉe la televida stacio Television Broadcasts Limited (TVB). En 1983 ludis li en la sukcesa televida serio "The Bund" (ĉina titolo: Shang Hai tan). En 1986 ludis li en la filmo "A Better Tomorrow" (yīnĝióng běnsè), reĝisorita de John Woo. La filmo igis la reĝisoron kaj Chow Yun-Fat internacie konataj. Li ofte ludas honestan murdiston.
Filmografio (elekto)
- 1986: A Better Tomorrow
- 1987: City on Fire
- 1987: A Better Tomorrow II
- 1989: A Better Tomorrow III
- 1989: The Killer
- 1989: God of Gamblers
- 1992: Hard Boiled
- 1998: The Replacement Killers
- 1999: The Corruptor
- 1999: Anna and the King
- 2000: Tiger and Dragon
- 2003: Bulletproof Monk
- 2007: Pirates of the Caribbean: At World's End