Chungha

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kim Chung-ha (hangule: 김청하; naskita Kim Chan-mi [김찬미]; naskiĝis la 9-a de februaro de 1996), konata mononime kiel Chungha (stiligita kiel CHUNG HA), estas sudkorea popkantisto, dancisto kaj koreografo. Ŝi finis kvara en la knabingrupa supervivekspozicio Produce 101 de Mnet, iĝante membro de la rezultinta knabingrupo I.O.I. Sekvante la dissolvon de I.O.I en 2017, Chungha debutis kiel soloartisto kun la muzikalbumeto Hands on Me.

Chungha estis naskita kiel Kim Chan-mi (김찬미) la 9-an de februaro 1996, en Seulo. Sub ŝia angla nomo Annie Kim, ŝi vivis en Dallas, Teksaso, dum ok jaroj antaŭ revenado al Sud-Koreio por iĝi kantisto. Kiel rezulto, ŝi parolas kaj la anglan kaj la korean. Ŝi studentiĝis ĉe Sejong University, specialiĝante pri danco. Ŝi aŭdiciis por YG Entertainment kaj estis JYP Entertainment trejnlaboranto antaŭ enirado de MNH Entertainment. Kim trejnis dum tri jaroj antaŭ debutado, kaj dancis dum 6-7 jaroj. Ŝi rivelis ke ŝi preskaŭ ĉesis ĉeesti dancklasojn iam pro financaj problemoj.