Cifernotacio laŭ Chevé

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ekzemplo el Sursum corda (1887)

La cifernotacio laŭ Chevé estas notskribo en ciferoj. Ĝin evoluis la franco Emile Chevé (* 1804, † 1864). La fona ideo estas, ke oni povas skribi aŭ presi muzikon per presmaŝino helpe de la ekzistaj cifertipoj aŭ per skribmaŝino, tiel ke oni ne bezonas por tio notsimbolojn.

La ĉevea cifernotacio prezentas melodiojn ne per notoj, sed per ciferoj de la sinsekvo 1 ĝis 8. Ĉe duontonaj paŝoj supren la cifron markas streko kondukanta de maldekstre-malsupre dekstren-supren, ĉe malsupreniraj duontonpaŝoj tion markas streko de maldekstre-supre dekstren-malsupren. La ciferoj 1 ĝis 8 prezentas la tonojn de la oktavo ekde c‘ ĝis c‘‘, la tonojn de la laŭvice pli alta oktavo prezentas punktoj super la ciferoj, pli malaltajn oktavojn analoge al tio punkoj sub la ciferoj. La tonalo de muzikpeco rezultiĝas el antaŭmetita indiko (ekz. 2 = d‘).

Nederlandaj misiistoj ekz. enkondukis la cifernotacion laŭ Chevé en la nederlandan hindian kolonioj (nun Indonezio), kie ĝi estas en uzo eĉ nuntempe en ekleziaj kantaroj kaj popolkantaroj. Ankaŭ la okcident-javan muzikinstrumenton Angklung oni ludas laŭ la cifernotacio.