Natria ciklamato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ciklamato

Ciklamato (E 952) estas sintetike produktita dolĉaĵo. Ĝi estas salo de cikloheksilsulfaminacido. Ĝi estas 35-70-oble pli dolĉa ol sakarozo (sukero), sed nur dekone tile dolĉa ol sakarino.

Ciklamato estas varmego-rezista kaj tiel uzeblas por kuirado kaj bakado. Ĝi estas uzata ĉefe en maĉgumo kaj kalorioreduktaj manĝaĵoj. La taga maksimuma dozo estas ĉ. 11 mg je kg-korpomaso kaj tio estas atingebla eĉ por la junuloj, kiuj trinkas multajn sensukeran - kun ciklamato dolĉigita - trinkaĵon. Problemo de la ciklamato por la homoj estas ĉefe pri fenolketonurio.

Ciklamato estis suspektita pri kanceriga efiko, kion pruvis komence eksperimentoj kun bestoj. En Usono ĝi estas malpermesata ekde 1969, en Eŭropo ĝi estas uzebla en kelkaj nutraĵoj.