Ciklono Nargis
La ciklono Nargis estis la unua ciklono, kiu frapis Birmon post la ciklono Mala en 2006. Ĝi formiĝis la 27-an de aprilo 2008 meze de la Bengala Golfo, en la norda Hinda Oceano kaj damaĝegis la plej grandan urbon kaj havenmetropolon, Rangunon.
Kronologio
- Vendredon, la 2-an de majo 2008: alveninte de la Bengala Golfo, la ŝtormo trapasis la sudokcidentan marbordon de Birmo, kaj malfrue vendredvespere la ventoj atingis rapidecon de 190 ĝis 240 km/hore.
Materia bilanco
Ranguno estis grave detruita, sed ankaŭ Iravadio, Pegu, kaj la ŝtatoj Môns kaj Karen[1].
Laŭ la Ruĝa Kruco, pluraj marbordaj vilaĝoj estis tute neniigitaj.
Homa bilanco
Laŭ la birma televido la ciklono mortigis pli ol 15.000 homojn. [2]
Laŭ la tajlanda ministro pri eksteraj aferoj, mortis pli ol 30.000 homoj.
Laŭ novaĵoj de la 7a da majo: 22,500 mortintoj, kaj oni kulpas la militistan reĝimon ne antaŭvidi la katastrofon kaj ne agadi protekte la loĝantaron.[3]
Laŭ novaĵoj de la 17a da majo: 133,000 mortintoj aŭ malaperintoj, kio kilas ke tiu katastrofo estas la plej terura el la tuta historio de Birmo.[4]
Referencoj
- ↑ Batiactu du 05/05/2008
- ↑ "Plus de 15.000 morts du fait du cyclone en Birmanie". RIA Novosti, (mai 5, 2008) (angle).
- ↑ "El Mundo", Madrido, 7a de majo de 2008 (hispane)
- ↑ "Las autoridades birmanas cifran en más de 133.000 los muertos y desaparecidos", "Hoy", Badajozo, 17a de majo de 2008 (hispane)http://www.hoy.es/20080517/internacional/autoridades-birmanas-cifran-muertos-20080517.html