Cilindro (ĉapelo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Cilindra ĉapelo)
Viro portanta cilindron.

Cilindra ĉapelocilindro estas speco de alta, supre plata, rande larĝa ĉapelo portata far viroj tra la 19-a kaj fru-20-a jarcentoj, nun kutime portata nur kun matena vestovespera vesto. La unuan cilindron faris John Hetherington en 1797; tiaj ĉapeloj fariĝis popularaj dum la 1820-oj. Viroj ordinare portis cilindrojn por komerco (negocoj), sociaj eventoj, kaj plezuro.

Ilin oni faris el rigidigita felto farita el kastora felo kaj poste, pro la influo de Princo Albert, el silko.

Populara speco, aparte en 19-jarcenta Usono, estis la angle stovepipe hat ("fornotuba ĉapelo"), kiun popularigis Abraham Lincoln dum sia prezidenteco. Malkiel multaj cilindroj, tiu speco estis rekta, kvazaŭ tuba, ne pli larĝa ĉe la supro, nek ĉe la malsupro. Ili ofte pli altis ol la tipa cilindra ĉapelo.

Pli poste, al cilindroj oni foje donis internan ĉarniran framon (skeleton), ke ili estu platigeblaj (kolapsivaj). Tiajn ĉapelojn oni ofte nomis angle opera hatGibbus ("opera ĉapelo"), kvankam tiu termino povas ankaŭ sinonimi kian ajn cilindron, aŭ kian ajn formalan ĉapelon viran. Dum la 1920-oj ili ofte ankaŭ nomiĝis angle high hats ("alta ĉapelo").

En diversaj lingvoj[redakti | redakti fonton]

  • Per kognato aŭ traduko de cilindro: de:Zylinder, nl:Cilinder, pl:Cylinder, ru:Цилиндр, sk:Cylinder, sl:Cilinder, fi:Silinterihattu, sv:Cylinderhatt.
  • Per esprimo kia supro-ĉapelo: en:top hat, topper
  • Per esprimo kia alta ĉapelo: en:high hat, nl:Hoge hoed.
  • Aliaj: fr:haut-de-forme, ja:シルクハット, pt:Cartola, zh:大禮帽.

Plua legado[redakti | redakti fonton]

  • angle Neil Steinberg, Hatless Jack - The President, the Fedora and the Death of the Hat, 2005, Granta Books
  • angle Kid Dee, the drummer for the Adicts.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]