Cionchești
Aspekto
Cionchești | ||
---|---|---|
Vilaĝo | ||
vilaĝo | ||
Lando | Rumanio | |
Distrikto | distrikto Satu Mare | |
Alinome | Csonkástelep (hungare) | |
Komunumo | Viile Satu Mare | |
Iama hungara departemento | Szatmár | |
Situo | 47° 42′ N, 22° 55′ O (mapo)47.70111111111122.913888888889Koordinatoj: 47° 42′ N, 22° 55′ O (mapo) | |
| ||
Alto super maro | 122 m | |
Poŝtkodo | 447361 | |
Loĝantaro | 328 (en 2021, 199 en 2002) | |
Kodo laŭ SIRUTA | 139410 | |
Cionchești - jen rumane, prononco [ĉonkeŝtj], hungare Csonkástelep - estas vilaĝo en Rumanio. Ĝi administre apartenas al la komunumo Viile Satu Mare, kaj estas parto de la distrikto Satu Mare kaj de la historia regiono Transilvanio. Laŭ la stato de 2021 en la vilaĝo vivis 328 loĝantoj.
Ĝis 1956 Cionchești estis parto de Satu Mare, kiu situas 10 km norde. Du kilometrojn okcidente de Cionchești situas la Internacia Flughaveno Satu Mare, sed ĝi estas alirebla nur de la kontraŭa flanko.