Citrumelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Citrumelo
Deveno

Krucado el
Poncirus trifoliatad:Q859433 (Japana amara oranĝo) × Citrus × paradisi (grapfrukto)

vdr

Citrumelo (X Citroncirus spp.) estas citrusa hibrido inter grapfruktujo 'Duncan' Citrus paradisi Macf. kaj trifolia oranĝod:Q859433 Poncirus trifoliata, (L.) Raf.) disvolvita de Walter Tennyson Swingled:Q378863.

Citrumelo estas uzata kiel citrusa greftobazo[1]. Ĝi rezistas al la severa citrusa tristeza virusod:Q2353828 kaj al la radika putriĝo kaŭzita de Phytophthora same kiel al malsano Blajtod:Q4273292, malvarmo kaj citrusa nematodo.[2] Ĝi produktas flavan frukton, kiu bongustas (se aldonite de sukeron) kaj odoras kiel ordinara grapfrukto.[3] La arboj estas tre fortikaj kaj povas travivi temperaturojn ĝis 30º (Fahrenheit).[4]

La citrumelo Swingle estas taksita kiel rezistema al aliaj citrusaj malsanoj kiel ezokorto kaj Ksiloporozo. Plantoj, kies greftobazo ĝi estas, kreskas bone en argilecaj kaj sablecaj grundoj, tamen ili ne kondukas bone en grundoj kun alta pH kaj en grundo ne bone dreneblaj[5].

La oranĝaj varioj 'Hamlin' 'Valencia' kaj 'Baianinha' post 18 jaroj de plantado uzante la Citrumelo Swingle ne prezentis vidajn simptomojn de Blajto (Blight)[6].

Malgraŭ siaj bonaj kvalitoj la citrumelo 'Swingle' ne estas uzata grandskale en la monda citruskulturo, ĉefe en Brazilo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (April 2009) “‘Swingle’ citrumelo propagation by cuttings for citrus nursery tree production or inarching”, Scientia Horticulturae 120 (2), p. 207–212. doi:10.1016/j.scienta.2008.11.001. 
  2. Citrumelo Arkivigite je 2021-05-10 per la retarkivo Wayback Machine by Citrus Variety Collection
  3. Citrumelo of Nottingham. homecitrusgrowers.co.uk. Alirita 17-a de januaro 2017.
  4. Citrumelo Hardy Grapefruit. onegreenworld.com. Alirita 17-a de januaro 2017.
  5. Wutscher, H.K, Citrus rootstocks, hortic. Rev. v.1. 1979
  6. Teofilo,Sobrinho,Pompeu,Junior, J; Figueredo, J.O. Comportamento de três variedades comerciais de laranjas enxertadas sobre o citrumelo Swingle. Laranja,1991

Eksteraj ligiloj kaj noto[redakti | redakti fonton]