Clue

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Clue

emblemo

tabulludo
Eldonisto Miro Company
Eldondato 1949
vdr

Cluedo ([KLUdoŭ] en Britio) (aŭ Clue [klu] en Usono) estas tabulludo, kiu temas pri murdomistero. La angla titolo signifas "indiko" aŭ "spuro". Cluedo unue eldoniĝis de Waddington Games, Britio, en 1948. Nun usona firmao Hasbro eldonas ĝin, post kiam Hasbro akiris la usonan firmaon Parker Brothers, kiu originale produktis la ludon.

Resumo[redakti | redakti fonton]

La mapo prezentas anglan kamparan domegon, kun diversaj ĉambroj. Ĉiu ludanto regas personon, kiu estas gasto en la domo, kies posedanto Dr. Black ([blek], Doktoro Nigro) estis murdita (Mr. Boddy = Sinjoro Korpo en usona versio).

La ludantoj provas solvi la murdon. La solvo konsistas el tri elementoj: Suspektato, Armilo, kaj Ĉambro.

Enhavoj[redakti | redakti fonton]

  • Reguloj
  • Tabulo, kun kradaĵo kvadrata por trakti la iradon de la personoj
  • Ses koloraj peonoj (pecoj), kiuj reprezentas la suspektatojn
  • Armiloj
  • Kartoj kun bildoj de la elementoj (suspektatoj, armiloj, ĉambroj)

La suspektatoj[redakti | redakti fonton]

  • ruĝa Miss Scarlett (F-ino Skarlato)
  • purpura Professor Plum (Profesoro Pruno)
  • flava Colonel Mustard (Kolonelo Mustardo)
  • verda Rev. Green (Pastro Verdo) (Sinjoro Verdo en la antaŭ-2002-a versio en Usono)
  • blanka Mrs. White (S-ino Blanko)
  • blua Mrs. Peacock (S-ino Pavo)

La murdaj armiloj[redakti | redakti fonton]

Dosiero:Cluedo arms.png
La murdaj armiloj
  • Ŝnuro
  • Plumba tubo
  • Tranĉilo
  • Tenajlo (boltilo en nordamerika versio)
  • Kandelingo
  • Revolvero
  • Veneno (aldonita por 50-a datreveno de la ludo)

La ĉambroj[redakti | redakti fonton]

La ĉambroj

Estas naŭ ĉambroj, kie la murdo povis okazi.

Studejo Halo Sidĉambro
Librejo Manĝoĉambro
Bilardĉambro
Konservatorio Balĉambro Kuirejo

Ludado[redakti | redakti fonton]

Komence, oni hazarde sekrete enmetas po unu el ĉiuj tri specoj de elementkartoj en specialan koverton, kiu reprezentas la verajn suspektaton, armilon, kaj ĉambron. Oni dividas la aliajn kartojn inter la ludantoj, do ĉiu ludanto scias kelkajn informojn pri la kazo.

Tiam laŭvice ludantoj movas la pecon (laŭ ĵetkubo) sur la mapo kaj, se oni eniras novan ĉambron, faras "sugeston". La sugesto konsistas el triopo de suspektato, armilo, ĉambro (kiu devas esti la ĉambro ĵusenirita). Ekzemple, "Mi sugestas, ke S-ino Blanko uzis la ŝnuron en la librejo." La sekva ludanto devas montri unu el tiuj kartoj al la sugestanto; se li havas neniujn el la tri elementoj, la postsekva ludanto devas, ktp, ĝis unu ludanto montris elementon, aŭ ĉiuj ludantoj diris, ke ili ne havas la kartojn.

Finfine, iu ludanto havos sufiĉajn informojn por Akuzi. Li anoncas sian Akuzon (ludanto, armilo, ĉambro) kaj sekrete ekzamenas la enhavojn de la speciala koverto. Se li pravas, li gajnas la ludon. Se li eraras, li malgajnas kaj ne plu ludas.

Legaco[redakti | redakti fonton]

Filmo[redakti | redakti fonton]

Estas komedia filmo bazita sur la tabulludo. La filmo kuriozas, ĉar ĝi aperis en teatroj kun kelkaj malsamaj finoj.

Televido[redakti | redakti fonton]

Estis du televidaj ludprogramoj bazita sur la tabulludo. Inter 1990 kaj 1993 estis brita versio, kaj inter 1992 kaj 1993 estis aŭstralia versio.

Aliaj ludoj[redakti | redakti fonton]

Estas multaj aliaj versioj de Clue

  • Clue Master Detective 1998 aldonas pliajn suspektatojn, armilojn kaj ĉambrojn.
  • Clue Jr estas malsimila, pli simpla versio por infanoj. Oni serĉas perditajn ludilojn anstataŭ solvi murdmisteron.
  • Multaj versioj kun temo de popularaj televidprogramoj kaj filmoj ekzistas, ekzemple Simpsons, Star Wars, Lord of the Rings
  • Clue: The Great Museum Caper estas malsimila ol la originala. Unu ludanto estas ŝtelisto, kiu iras nevideble tra muzeo, por ŝteli pentraĵojn kaj eskapi. La aliaj ludantoj provas trovi kaj kapti lin. Plej bonas, se la grupo ludas plurfoje, por ke ĉiu ludanto rolu la ŝteliston; tiam la gajnanto estas tiu, kiuj eskapis kun la plej multaj pentraĵoj.

Libroj[redakti | redakti fonton]

Eldonejo Scholastic eldonis 18 amuzajn infanlibrojn inter 1992 kaj 1997 pri Clue.