Colada

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Statuo de Cido en Burgoso svingante glavon.

La Colada [koLAda] estas unu de la du glavoj, kun la Tizona, kiujn la legenda tradicio atribuas al Cido. Ne estas mencio en fonto tiutempa de Rodrigo Díaz, el Campeador, ku estis vera glavo kun tiu nomo apartenanta al la kastilia kavaliro.[1]

La atribuo al Cido de la glavo Colada povis esti tiel inventaĵo de la Cantar de mio Cid, en kiu oni rakontas, ke ĝi estis akirita kiel militakiro el iu «Remont Verenguel», grafo de Barcelono,[2] kaj ke iu donacis tiun glavon (kun la Tizona) al siaj bofratoj la infantoj de Carrión, kiuj estas same fikciaj roluloj.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Montaner (2011:788-791).
  2. Batalo inter Cido kaj grafo de Barcelono eble estis historia memoraĵo de la du okazoj en kiu Cido luktis kaj venkis super Berenger Ramon la 2-a la Fratomurdisto (en 1082 en la batalo de Almenar kaj en 1090 en tiu de Tévar), kvankam Remont Verenguel de la Cantar ŝajne aludis erare al lia frato, Ramon Berenger la 2-a la Tolkapulo, kun kiu li regis en Barcelono inter 1076 kaj 1082 kaj kiun li murdis tiun lastan jaron. Vidu Montaner (2011:60).

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]