Colmenar del Arroyo
Colmenar del Arroyo esperante "Abelujaro de la Rojo" estas municipo en la Madrida Regiono, Hispanio. Ĝi havas areon de 50,57 km² kun 1.348 loĝantoj kaj loĝdenso de 26,66 loĝ/km².
La municipo havas du romanikajn pontojn: Puente de la Fragua kaj Puente del Caño. Oni supozas ke ili estis konstruitaj en la 15-a jarcento inter 1484 kaj 1489. Ĝi ankaŭ posedas renesancan preĝejon kies konstruado estas atribuita al Juan de Herrera. Dum la jaroj ĝi havas plurajn religiajn festojn.