Columbian Issue

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La poŝtmarko de 2¢ nome Landing of Columbus (alterigo de Kolumbo) estas la plej komuna poŝtmarko de la Columbian Issue

La Columbian Issue (kolumba eldonaĵo), ofte simple nomataj la Columbians (kolumbanoj), estas serio de 16 poŝtmarkoj eldonitaj de Usono kiel memoraĵo al la Monda Kolumbia Ekspozicio okazinta en Ĉikago en 1893. La fajne presitaj poŝtmarkoj estis la unuaj porokazaj poŝtmarkoj eldonitaj de Usono, kaj montris diversajn okazaĵojn dum la kariero de Kristoforo Kolumbo kaj estas nune ege aprezataj de kolektantoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Dekkvin el tiuj poŝtmarkoj ekvendiĝis la 2an de januaro 1893. Ili estis disponeblaj tutlande, kaj ne nur ĉe la Ekspozicio. Tiu estis pli granda nombro de poŝtmarkoj ol iam ekvendiĝis la Usona Poŝta Servo en definitiva serio, danke al senantaŭaĵa inkludo de poŝtmarkoj nome $1, $2, $3, $4 kaj $5: neniu antaŭa usona poŝtmarko estis kostinta pli da 90¢. Kiel rezulto la markita valoro de la kompleta serio estis $16.34, grava monkvanto ĉe 1893. Laŭ proksimumaj dolaroj de 2009,[1] la serio estus kostanta preskaŭ $390. Nune la tuta serio kostus ĉirkaŭ 10,000 dolarojn.

Kiel rezulto nur malgranda nombro de la plej kostaj poŝtmarkoj, ĉefe tiuj de dolaraj valoroj, estis venditaj. Nevenditaj poŝtmarkoj estis detruitaj post kiam la Columbian Issue estis retirita el vendado la 12an de aprilo 1894. Ĉirkaŭ 2,000 milionoj de poŝtmarkoj, kies totala markita valoro superis $40 milionojn, estis presitaj de la American Bank Note Company.

Okazis ia kritikaro, sed ne tiom kiom ĉe la retirigo de antaŭ serio de 1869. Ĉiukaze la alta valoro de la serio instigis spekuladon, praan kolektadon kaj eĉ komenco de filatelio.

Notoj[redakti | redakti fonton]