Columbus Zoo and Aquarium

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Columbus Zoo and Aquarium
bestoĝardenoorganizaĵo [+]

LandoUsono
Koordinatoj40° 9′ 23″ N, 83° 7′ 6″ U (mapo)40.1563-83.1184Koordinatoj: 40° 9′ 23″ N, 83° 7′ 6″ U (mapo)

Columbus Zoo and Aquarium (Ohio)
Columbus Zoo and Aquarium (Ohio)
DEC
Columbus Zoo and Aquarium
Columbus Zoo and Aquarium
Lokigo de Ohio en Usono
Map
Columbus Zoo and Aquarium

Vikimedia Komunejo:  Columbus Zoo [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

La Columbus Zoo and Aquarium (besroĝardeno kaj akcvario) estas neprofitdona zoo situanta en Powell (Ohio) (Liberty Township/Kantono Delaware), ĝuste norde de Columbus. La teritorio kuŝas ĉe la orientaj bordoj de la akvorezervejo O'Shaughnessy ĉe la rivero Scioto, ĉe la intersekco de Riverside Drive kaj Powell Road. Ĝi havas tutmondan reputacion, ege atribuata al la koplodoj fare de la jam emerita direktoro Jack Hanna. En 2009, ĝi estis nomita de la usona Travel Guide kiel nombro unua en Usono.[1] Ĝi estis unuarangigita kiel plej bona zoo en 2012 fare de Besties Readers Choice.[2]

La Columbus Zoo estas hejmo al ĉirkaŭ 9,000 animaloj reprezentante ĉirkaŭ 700 speciojn kaj vidas ĉirkaŭ 2.3 milionojn da vizitantoj ĉiujare. La animala ekspozicio estas dividata en mondoregionoj, kaj la bestoĝardeno nune funkcias en ok tiaj regionoj. Krome estas golfejo, konata kiel Safari Golf Club. Krome estas akvoparko Zoombezi Bay kaj amuzparko Jungle Jack's Landing. Totale, la bestoĝardeno posefas 234 ha el kiu malpli ol duono estas dediĉita al la zoo mem.

La zoo funkciigas sian propran konservoprogramon, kaj donas monon al eksteraj programoj same kiel partoprenas en siaj propraj konservoklopodoj. Dum la pasintaj kvin jaroj la zoo kontributis je ĉirkaŭ 3.3 milionoj da usonaj dolaroj por pli ol 70 projektoj en 30 landoj.[3] Columbus Zoo And Aquarium estas malfermitaj ĉiutage de 8:00 a.m. ĝis 6:00 p.m.[4]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. The Top 10 Zoos in America. wrsol.com. USA Travel Guide (February 10, 2009). Arkivita el la originalo je 2010-01-05. Alirita 23an de Novembro, 2011. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2010-01-05. Alirita 2013-09-21.
  2. Best Zoo Award Winners. 10best.com. 10best.com. Arkivita el la originalo je 2012-11-03. Alirita 22an de Septembro, 2012. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-11-03. Alirita 2013-09-21.
  3. http://www.colszoo.com+(2006)+Columbus Zoo Conservation Funds. The Columbus Zoo and Aquarium. Arkivita el la originalo je 2007-09-28. Alirita 2007-07-26. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2007-09-28. Alirita 2013-09-21.
  4. Columbus Zoo And Aquarium. Arkivita el la originalo je 2022-07-3. Alirita 2022-08-4.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]