Saltu al enhavo

Communal Studies Association (Usono)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Communal Studies Association
asocio Redakti la valoron en Wikidata
Komenco 1975 vd
Lando(j) Usono vd
Retejo Oficiala retejo
vdr
Shakertown Center Family: Iama loĝejo de pli ol 100 membroj de la Skuista Komunumo ĉe Pleasant Hill (Kentukio, Usono)

La Communal Studies Association (Asocio por Prikomunuma Studado) aŭ CSA estas usona asocio celanta provizi forumon por studado pri komunumaj societoj, pasintaj kaj nuntempaj; instigi kaj faciligi la konservadon, restaŭradon, kaj publikan interpretadon pri la historiaj komunumaj situoj en Usono; kaj komuniki al la ĝenerala publiko la sukcesajn ideojn el, kaj lecionojn lernitajn de, komunumaj societoj. CSA fondiĝis en 1975.[1] Por plenumi siajn celojn CSA aŭspicias ĉiujaran konferencon, eldonas revuon, novaĵleteron, kaj membroliston, publikigas retejon (communalstudies.org), kaj subtenas pli grandan komprenon pri historiaj komunumejoj kaj pri ekzistantaj komunumoj per ekskursoj, broŝuretoj, kaj aliaj projektoj.[2]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]