Constantin Daicoviciu

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri rumana historiisto. Por informoj pri lia naskiĝloko, vidu la artikolon Constantin Daicoviciu (Caraș-Severin).
Constantin Daicoviciu

Constantin DAICOVICIU [Konstantin Dajkoviĉ] estis rumana arkeologo naskita la 1-an de marto 1898 en vilaĝo Căvăran (Rumanio) kaj mortinta la 27-an de majo 1973 en Kluĵo.

Daicoviciu estis profesoro de la universitato de Kluĵo de 1923 al 1968, de 1957 krome ties rektoro. De 1945 ĝis sia morto li estis direktoro de la historia muzeo de Transilvanio. Ekde 1955 li estis membro de la Rumana Akademio. En 1968 li ricevis la titolon "heroo de la socialisma laboro".

Post lia morto lia naskiĝloko alprenis lian nomon.