Constantin Daicoviciu
Aspekto
| Constantin Daicoviciu | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| Persona informo | |||||
| Naskiĝo | 1-an de marto 1898 en Constantin Daicoviciu | ||||
| Morto | 27-an de majo 1973 (75-jaraĝa) en Kluĵo | ||||
| Mortis pro | naturaj kialoj | ||||
| Mortis per | korinfarkto | ||||
| Tombo | Tombejo Házsongárd | ||||
| Lingvoj | rumana vd | ||||
| Ŝtataneco | Rumanio Aŭstrio-Hungario | ||||
| Alma mater | universitato Babeș-Bolyai | ||||
| Partio | Rumana Komunista Partio | ||||
| Familio | |||||
| Gefratoj | Damaschin Daicoviciu (mul) | ||||
| Infanoj | Hadrian Daicoviciu (en) | ||||
| Profesio | |||||
| Okupo | arkeologo politikisto universitata instruisto historiisto de klasika antikveco redaktisto | ||||
| Laborkampo | Roma regno, historio de Rumanio kaj Historio de Transsilvanio | ||||
| |||||
| |||||
| vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Constantin DAICOVICIU [konstantin dajkoviĉ] estis rumana arkeologo naskita la 1-an de marto 1898 en la vilaĝo Căvăran (Rumanio) kaj mortinta la 27-an de majo 1973 en Kluĵo.
Daicoviciu estis profesoro de la universitato de Kluĵo de 1923 ĝis 1968, de 1957 krome ties rektoro. De 1945 ĝis sia morto li estis direktoro de la historia muzeo de Transilvanio, en Kluĵo. Ekde 1955 li estis membro de la Rumana Akademio. En 1968 li ricevis la titolon "heroo de la socialisma laboro".
Post lia morto lia naskiĝloko alprenis lian nomon.

