Nuntempa Juda Muzeo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Contemporary Jewish Museum)
Nuntempa Juda Muzeo
muzeo
Lando Usono vd
Situo San-Francisko
Arkitekto(j) Daniel Libeskind vd
Estiĝo 1984
Koordinatoj 37° 47′ 9″ N, 122° 24′ 14″ U (mapo)37.7858-122.404Koordinatoj: 37° 47′ 9″ N, 122° 24′ 14″ U (mapo)
Nuntempa Juda Muzeo (Kalifornio)
Nuntempa Juda Muzeo (Kalifornio)
DEC
Nuntempa Juda Muzeo
Nuntempa Juda Muzeo
Situo de Nuntempa Juda Muzeo
Map
Nuntempa Juda Muzeo
Retpaĝo http://www.thecjm.org/
vdr
La dekonstruaĵivista aldono de Daniel Libeskind (2017)
La sama alo sed de alia angulo
Interna vido de la "Yod"

La Nuntempa Juda Muzeo (angle Contemporary Jewish Museum) estis establita en 1984 en San-Francisko, Kalifornio kun la celo disponigi modernan kaj nuntempan perspektivon al juda kulturo, historio, arto kaj ideoj.

En junio 2008, la muzeo translokiĝis al la SOMA ‏, South of Market (Suda de Merkato) areo, en modernan konstruaĵon dezajnita fare de la arkitekto Daniel Libeskind.

Historio[redakti | redakti fonton]

La muzeo komenciĝis en 1984 kiel juda komunuma muzeo, kaj situis en la komerccentro de San-Francisko. Dek jarojn poste, la ĉefestraro de la muzeo decidis movi sian ĉefsidejon al Mission Street, laŭlarĝe de la Yerba Buena Gardens-komplekso. Arkitekto Peter Eisenman proponis planon por la dezajno de la nova konstruaĵo, sed la muzeoposedantoj kaj lokaj loĝantoj kontraŭbatalis ĝin. En 1998, la muzeo dungis la servojn de Daniel Libeskind por projekti la novan konstruaĵon kaj konstruo komenciĝis en 2006.

La muzeo ne aranĝas permanentajn ekspoziciojn kaj kolektojn, kaj gastigas kaj prezentas ŝanĝiĝantajn ekranojn kaj ekspoziciojn. La direktoro de la muzeo ekde 1999 estas Connie Wolff, kiu antaŭe estis la kuratoro de la Muzeo Whitney de Usona Arto [1].

Arkitekturo[redakti | redakti fonton]

La konstruaĵo, kiu kovras areon de proksimume 5,900 kvadrataj metroj, estas plejparte bazita sur la elektrocentrala konstruaĵo kiu staras tie ekde 1907. Kiel etendaĵo de la malnova konstruaĵo, Libeskind dezajnis kavan kubon el neoksideblaŝtalo en malhelblua koloro kiu reflektas la rilaton inter la pasinteco kaj la nuntempo. La dezajno de la muzeo konservis la karakteron kaj koloron de la antikva konstruaĵo, plene konservante la fasadon de la konstruaĵo konstruita el ruĝbrikoj. Sur la tegmento de la antikva konstruaĵo estas rektangula metala strukturo, kiu enhavas la vestiblon, studcentron kaj parton de la galerioj sur la dua etaĝo. 36 romboformaj fenestroj lumigas la supran etaĝon de la metala kubo, kiu plejparte estas spaco por okazaĵoj kiel prezentojn kaj koncertmuzikon. Ankaŭ, la muzeokonstruaĵo inkluzivas okazaĵhalon, aŭditorion, kafejon kaj suvenirbutikon [2][3].

Simila al la Dana Juda Muzeo en Kopenhago, Libeskind integrigis hebreajn surskribojn en la Nuntempa Juda Muzeo kiel parto de la dezajno de la konstruaĵo. Libeskind asertis ke la grandaj metalstrukturoj baziĝas en sia formo sur la literoj Ĥet (la rektangula konstruaĵo) kaj Yod (la kubo), kaj kune formas la hebrean vorton Ĥ(a)J, kiu signifas "vivaĵo" [4]. Ankaŭ, en la enirhalo al la konstruaĵo, la vorto Pardes estas stampita sur la muro. Tiu vorto Pardes (פרדס) estas kvarlitera hebrea vorto por fruktoĝardeno, sed kiel akronimo ĝi signifas la kvar metodoj de interpretado de la sanktaj libroj

La konstruado de la muzeo estis finita en 2008, kaj ĝia kosto estas taksita je 47,5 milionoj da dolaroj [5][6].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. . History and Mission. Arkivita el la originalo je 2008-07-23. Alirita 2008-07-25.
  2. Hawthorne, Christopher. "Slash and yearn", June 4, 2008.
  3. Hamlin, Jesse (May 6, 2007) "Jewish Museum Blanketed in Blue" San Francisco Chronicle
  4. . San Francisco - Contemporary Jewish Museum by Daniel Libeskind. Inexhibit. Alirita 2015-09-13.
  5. . The Building. Arkivita el la originalo je 2016-10-19. Alirita 2015-09-13.
  6. Lucchesi, Paolo. "Deli to open in Contemporary Jewish Museum", May 16, 2013.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]