Cornago
Cornago | |||
---|---|---|---|
municipality of La Rioja (en) vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 26526 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 304 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 4 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 42° 4′ N, 2° 6′ U (mapo)42.065555555556-2.0944444444444Koordinatoj: 42° 4′ N, 2° 6′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 750 m [+] | ||
Areo | 80,54 km² (8 054 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Cornago [+] | |||
Cornago [korNAgo] estas vilaĝo kaj municipo de Rioĥo (norda Hispanio), nome en la sudorienta Komarko de Cervera, ene de la komarkaro Malsupra Rioĥo, en la orienta triono de la regiono laŭ vertikala divido (orient-okcidente).
Geografio
[redakti | redakti fonton]Cornago estas en montara areo sur la supra valo de la rivero Linares ene de la montaro Alcarama, lime kun la provinco Sorio sude. Norde estas la montaro Peñalosa. La plej altaj altitudoj estas en Nevera kun 1366 m.s.m., en Cabeza de la Hoya kun 1349 m.s.m., kaj en Alto de los Tres Mojones. Cornago estas tre aparta loĝloko kiu havas komunikadon laŭ la regiona ŝoseo LR-283, kiu komunikas oriente kun Igea kaj norde kun Villarroya.
La areo estas tre senarbarigita, La forsta teritorio de Cornago estas tre degradita. La areo kun arboj estas nur de 712 ha, nome la 9% de la totala areo, el kiuj 57% estas de homfarita rearbarigado. Ankaŭ la agrikulturaj terasoj estas tre abandonitaj. Estas submunicipo Valdeperillo.
Historio
[redakti | redakti fonton]Ŝajne la areo estis konkerita el islamanoj en la 9-a jarcento kaj restis avangarda kaj lima loko dum tri jarcentoj ĝis la kristana konkero de la arabaj regnoj de Tudela kaj Zaragoza (1118). Poste la areo restis kiel limo inter la regnoj Kastilio, Navaro kaj Aragono, pro kio oni rekonstruis kastelon komence de la 13-a jarcento, eble dum la regado de la reĝo Fernando la 3-a. Henriko la 2-a donis Cornago-n al sia fidela servisto, aragona Juan Martínez de Luna la 3-a, kaj ĝi poste estis posedo de lia posteulo Álvaro de Luna. Tiukadre la reĝo Johano havigis rajtojn al la lokanoj de Cornago en 1445, kio estis konfirmita de Henriko la 4-a. Kun la politika unuigo en tempo de la Katolikaj Gereĝoj la kastelo perdis gravon, sed ankoraŭ ĝi estis uzita en postaj konfliktoj. En 1813 la kastelo iĝis tombejo kio iom helpis al ties konservado unuflanke, sed ankaŭ al malrespekto de la iama konstruaĵo.
En la 19-a jarcento estis tekstila industrio, sed ties fino kaj la mekanizado de la agrikulturo kondukis al senloĝigado. La rura elmigrado okazis ĝenerale en multaj apudaj loĝlokoj laŭlonge de la 20-a jarcento, kaj same ĉe Cornago, kie oni malaltiĝis el 1 994 en 1920-aj jaroj ĝis nunaj 322.
Aktualo
[redakti | redakti fonton]La ekonomio estis bazata ĉefe sur la agrikulturo kaj brutobredado. Krome estas rura turismo.
Vizitindaĵoj estas la kastelo, la preĝejo, sep ermitejoj (el kiuj plej parto en ruinoj), la palaco de Baroja, ruinoj de konvento, sulfurfontoj je 5 km, iknitoj, naturaj lokoj ktp.
Bildoj
[redakti | redakti fonton]-
Preĝejo de Sankta Petro.
-
Restaĵoj de la Konvento de Nuestra Señora de Campolapuente.
-
Palaco de Baroja.
-
Ermitejo de Sankta Katerina.
-
Ermitejo de la Pieco.
-
Ermitejo de Sankta Ana.
-
Ermitejo de Sankta Blas.
-
Ermitejo de Sankta Blas.
-
Ermitejo de Sankta Blas.
-
Ermitejo de Sankta Marteno.