Correio Braziliense

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Correio Braziliense (signife Brazila Poŝto) estas ĉiutaga ĵurnalo en Brazilo. Tiu gazeto estis unuafoje publikigita la 21an de aprilo 1960.[1] Ĝia fondinto estis Assis Chateaubriand. Tiu gazeto havas sian sidejon en Brazilio.[1]

La nomo devenas el la historia Correio Braziliense, publikigita en Londono el 1808 fare de Hipólito José da Costa, kun forte defendo de politikaj kaj kritikaj ideoj, cele al ekspono de la mankoj de la tiama brazila administracio.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Brazilian media. Embassy of Brazil in London. Arkivita el la originalo je 14a de julio 2015. Alirita 8a de aŭgusto 2015. Arkivigite je 2015-07-14 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2015-07-14. Alirita 2020-03-21.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • Oficiala retejo [1]