Coursera

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Coursera
emblemo
Massive online open course provider • retejo • education company • publika kompanio
Komenco 2012 vd
Geografia situo 37° 23′ 31″ N, 122° 6′ 13″ U (mapo)37.391944444444-122.10361111111Koordinatoj: 37° 23′ 31″ N, 122° 6′ 13″ U (mapo)
Lando(j) Usono vd
Sidejo Mountain View
Coursera (Kalifornio)
Coursera (Kalifornio)
DEC
Coursera
Coursera
Map
Coursera
Moto Serving the world through learning
Fondinto(j) Andrew Ng • Daphne Koller vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

Coursera Inc. estas grandega malferma interreta kursprovizanto en Usono, fondita en 2012 de komputikaj profesoroj de Universitato Stanford Andrew Ng kaj Daphne Koller.[1] Coursera laboras kun universitatoj kaj aliaj organizoj por oferti retajn kursojn, atestojn kaj diplomojn en diversaj temoj.[2] En 2021, ĉirkaŭ 150 universitatoj ofertis pli ol 4 000 Coursera-kursojn.[3]

Coursera ankaŭ ofertas gradajn kursojn en partnereco kun Universitatoj. Ekzemple, la platformo estas partnero de HEC Paris por la Executive Master novigado kaj entreprenado[4]. 100% interrete, ĉi tiu programo celas trejni altrangulojn specialigitajn pri ĉi tiuj du areoj en 18 monatoj[5]. Ĝi estis malfermita en marto 2017.[6]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]