Crăciunești (Bocicoiu Mare)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Disambig.svg La titolo havas ankaŭ aliajn signifojn, por vidi ilin bonvolu rigardi la apartigilan paĝon: Crăciunești
Crăciunești
Vilaĝo
Lando Flago-de-Rumanio.svg Rumanio
Distrikto Maramureș
Alinome Tiszakarácsonyfalva (hungare), Кричунів (ukraine)
Komunumo Bocicoiu Mare
Iama hungara departemento Máramaros
Situo 47° 57′ N, 23° 59′ O (mapo)47.95555555555623.982777777778Koordinatoj: 47° 57′ N, 23° 59′ O (mapo)
Alto super maro 303 m
Poŝtkodo 437051
Loĝantaro 1,331 (en 2011; 1.492 en 2002)
Kodo laŭ SIRUTA 107378
Information icon.svg
vdr

Crăciunești [kraĉuneŝtj] (hungare: Tiszakarácsonyfalva) estas vilaĝo en Rumanio oriente de Sighetu Marmației. Administre ĝi apartenas al la komunumo Bocicoiu Mare.[1][2]

Crăciunești situas sur la maldekstra bordo de Tiso, kiu tie formas la landlimon al Ukrainio. La vilaĝo havas haltejon ĉe la fervoja linio inter Sighetu Marmației kaj Valea Vișeului.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

En 1910 ĝi havis 1 212 loĝantojn (germanoj, rusinoj, hungaroj), en 1992 1 525 loĝantojn (ukrainoj, rumanoj, 21 % da hungaroj).

En la censo de 2002, 1.259 el la 1.492 loĝantoj deklaris sin etnaj ukrainoj[3].

Historio[redakti | redakti fonton]

Ĝia unua mencio estas el 1385. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 Tiszakarácsonyfalva apartenis al Hungario (Máramaros).

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  1. Magyar nagylexikon, 1–18, 1993–2004, Budapest.
  2. Loknomvortaro de Transilvanio kaj de Moldavio (Rumanio).
  3. Recensământul populației și al locuințelor – martie 2002 (censo de la popolanoj kaj de la loĝantoj) (rumane) (XLS) (2002). Alirita 2014-03-20.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]