Crestmead

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Crestmead
antaŭurbo
Administrado
Poŝtkodo 4132
Demografio
Loĝantaro 12 153  (2016) [+]
Geografio
Geografia situo 27° 41′ S, 153° 8′ O (mapo)-27.6833153.133Koordinatoj: 27° 41′ S, 153° 8′ O (mapo) [+]
Crestmead (Kvinslando)
Crestmead (Kvinslando)
DEC
Crestmead
Crestmead
Situo de Crestmead
Crestmead (Aŭstralio)
Crestmead (Aŭstralio)
DEC
Crestmead
Crestmead
Situo de Crestmead

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Crestmead, Queensland [+]
vdr

Crestmead estas antaŭurbo de la City of Logan, Kvinslando, Aŭstralio. Je 2016 la popolnombrado de la antaŭurbo registris loĝantaro de 12 153.

Demografio[redakti | redakti fonton]

El loĝantaro de Crestmead 50.5% estas virinoj kaj 49.5% viroj. La mediana aĝo de la loĝantaro de Crestmead estis 28 jaroj, 10 jaroj malsupre la nacia mediana estis de 38, kun 64.2% de loĝantoj en Crestmead naskiĝinta en Aŭstralio. La aliaj devenaj landoj de naskiĝo estis Nov-Zelando 10.9%, Anglio 2.1%, Samoo 2.1%, Filipinoj 1.2%, Kamboĝo 0.7%. Ĉirkaŭ 73.9% de homoj parolis sole la angla hejme: la sekvontaj plej oftaj lingvoj estis 4.3% Samoa, 1.2% ĥmera, 1.0% Hmonga, 0.9% araba, 0.7% hindia.

Historio[redakti | redakti fonton]

En 1885, kelkaj svedaj enmigrintoj de la ŝipo Chyebassa establis bienojn en la regiono. Fruaj kultivaĵoj inkluzivis avenon, maizon, terpomojn kaj napojn. Ĉevaloj kaj bovoj paŝtis kaj ligno estis tranĉita. La sveda kolonio inkluzivis O.Trulson, M.Trulson, M.Stjernqvist, M.Swensen, P.Swensen, N.Stjernqvist kaj P.Abrahamsen. Aliaj fruaj kolonianoj estis Johano kaj Georgo Hubner, kiuj ekprenis bienojn en 1893. Kvankam la distrikto akiris la neoficialan nomon de Hubner de la Hubner familio, kiam la tiama municipa administracio Provinco de Beaudesert provis formaligi ĝin en 1987, estis male decidita nomi la lokon Crestmead laŭ loka loĝigejaro.

Je 24 Decembro 2012, 80 laboristoj ĉe la Lakto-fabriko en la Crestmead Industria kvartalo okazigis proteston ĉe la fabrikejo protesti salajrojn; la protesto inkluzivis blokante la vojon al la ŝarĝaŭtoj de lakto. Tre granda nombro de polico ĉeestis kaj protestantoj interbatalis kun polico.

Eduko[redakti | redakti fonton]

Estas du lernejoj en Crestmead.

Crestmead Ŝtata Lernejo, registara elementa (P-6) lernejo, situas ĉe 27 - 61 Augusta Strato (27.688645°S 153.090225°E). Crestmead Ŝtata Lernejo estas tre populara elementa lernejo kaj fariĝis unu el la plej granda publikaj elementaj lernejoj en la ŝtato kun enskribiĝoj nun superas 1410. Ĝi malfermis je 23a de Januaro 1984 kaj estis rekonita en 2017 kun nova statuso kiel Sendependa Privata Lernejo (IPS). En 2019 Crestmead Ŝtata Lernejo festis sian 35an (Koralo) Jubileon en Septembro, kiu allogis grandan homamason de pasintaj studentoj, personaro, subtenantoj kaj eminentuloj. La evento estis rimarkinda por la tributo nomante la lernejan halon honore al la fundamenta ĉefulo, Gavin Bird. Historio de la lernejo kaj loka regiono estis aldonita soleni la eventon, redaktita de longatempa instruisto Jean Murdoch, titolita "Ni estas Crestmead Ŝtata Lernejo". St Francis Kolegio, Romkatolika elementa kaj sekondara (P-12) lernejo, situas ĉe 64 Julie Strato (27.688645°S 153.090225°E).

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

La Crestmead Industria Kvartalo situas sur la okcidenta flanko de la antaŭurbo. Ĝi havas porciojn kun grandecoj de 1,800 kvadrataj metroj ĝis 2.6 hektaroj. Estas taŭga por malpeza ĝis modera industrio kaj komercaj entreprenoj povas funkcii dudek kvar horojn tage.

Konstruaĵoj[redakti | redakti fonton]

Crestmead Komunuma Centro estas en Crestmead Komunumo Parko kaj povas esti alirita de Gimlet Strato (27.6900°S 153.09350°E). Ĝi konsistas de halo, malgranda kunsidejo kaj kuirejo. Diversaj agadoj, kiuj inkludas dancadon kaj sankonsultejojn, funkcias en la centro.

Numbellie Karulboo Komunuma Centro estas provizita sur la tereno de Sanktulo Francis Kolegio de la kolegio por uzo de la komunumo. \'Numbellie Karulboo\' signifas ĉiuj kune en la Yuggera kaj Yugambeh lingvoj. Ĝi gastigas indiĝenan dancan grupon, ludgrupoj de infanoj kaj interkulturaj programoj.