Cuicuilco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Fronta parto de la Piramido de Cuicuilco.

Cuicuilco (prononcata Kuikuilko) estas mezamerika arkeologia loko el la antaŭklasika periodo (700 a. K. al 150 p. K.) situanta en la suda ekstremo de tio kio estis la lago Tekskoko, en la sudo de Meksikurbo. Laŭ la antaŭa templinio, Cuicuilco povus esti unu el la plej antikvaj urboj de la Valo de Meksiko, samepoka kaj eble kun rilatoj kun la olmekoj, en la bordo de la golfo de Meksiko, Veracruz kaj Tabasco, kio hodiaŭ estas konata kiel la olmeka kerno.

Ĝi estis granda civila-religia centro de la Meksika Altebenaĵo, en ĝi loĝis homoj ĉiuklasaj kaj diverskulturaj kiuj estis la tipa karakterizo de la altepetloj de la Mezamerika klasika periodo.

Cuicuilco estis detruita kaj forlasita ekde la erupcio de la vulkano Xitle, okazigante migradojn kaj reloĝigadojn de la loĝantaro en la baseno de Meksiko, la pinto estis la plifirmiĝo de Teotiŭakano kiel supera urbo en la klasika periodo en la centra altebenaĵo.

Ekzistas en la loko 8 el la multaj religiaj konstruaĵoj kaj loĝejoj kiuj iam staris en ĝi, eĉ la restoj de la akvosistemo kiu provizis ĝin al la urbo. Unu el la piramidoj estis konstruita en strategia pozicio, reprezentante la unuan provon iter la antaŭkolumbaj popoloj rilatigi la religiajn konceptojn kun la kosmologio pere de monumenta kreado.