Cumbre Vieja

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vulkana erupcio de Cumbre Vieja en La Palma, 2021.

En hispana Dorsal de Cumbre Vieja [kumbreBJEĥa] (Maljuna Pinto), estas vulkana dorsaro aktiva en la insulo La Palma en Kanarioj.​[1] Temas pri vulkana strukturo etenda de nordo suden, tra la suda duono de La Palma, kaj la montopintaro kaj flankoj estas markitaj per dekoj de krateroj kaj konusoj. La lasta erupcio startis la 19an de septembro 2021 en arbara zono de la loĝloko Las Manchas konata kiel Cabeza de Vaca. La lafofluo rapide atingis loĝatajn areojn malsupren, tra la setlejoj kaj bananplantejoj, detruis milojn da konstruaĵoj kaj finfine venis tra klifoj al la maro pligrandigante la insulon. La vulkano haltiĝis la 13-a de decembro 2021, kaj la 25-an de decembro 2021 la loka registaro deklaris, ke la erupcio estis finiĝinta.[2][3]

Ĉe tiu vulkanaro okazis historie la sep erupcioj kiuj estis okazintaj dum la lastaj 500 jaroj en la insulo, kaj plej ĵuse en 1949, 1971 kaj 2021.[1][4]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Dorsal de Cumbre Vieja en la hispana Vikipedio.