Curiosity

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Marsa robota veturilo Curiosity dum preparado en Pasadena, Kalifornio (2011)

Curiosity (esperante scivolemo; kuriozaĵo) estas aŭtomata robota veturilo kiu esploras la krateron Gale en Marso. Ĝi apartenas al la misio Marsa Scienca Laboratorio (MSL) de NASA.

Curiosity estis lanĉita el Cape Canaveral la 26-an de novembro 2011 kaj sukcese surmarsiĝis la 6-an de aŭgusto 2012.

Curiosity celas esplori la marsan klimaton kaj geologion kaj esplori ĉu sur Marso iam povis evolui vivo. Ĝi ankaŭ servas al pretiĝado por estonta esplorado fare de homoj. La veturilo estas trioble peza kaj duoble larĝa kompare kun la veturiloj de antaŭaj misioj.

Surmarsiĝo de Curiosity

Dum sia esplora komisio, Curiosity analizos dekojn da specimenoj el Marsaj rokoj kaj grundo. Entute la daŭro de la misio estos 1 Marsa jaro, kiu egalas al 1,88 Teraj jaroj (687 Teraj tagnoktoj).

Eksteraj ligiloj