Cwichelm

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Cwichelm eble regis parton de Wessex, Anglio, sub Cynegils (reĝo de Wessex 611 - ĉ. 643). Eble li estis filo de Cynegils.

La unua mencio de Cwichelm rilatas la jaron 614: la Anglosaksa Kroniko raportis ke Cynegils kaj Cwichelm batalis ĉe Bampton (vilaĝo de Devon) kaj mortigis 2046 kimrojn. Laŭ la anglosaksa historiisto Bede, en 626 dungmurdisto sendita de Cwichelm, "reĝo de Wessex", malsukcese penis mortigi Edwin de Northumbria. Paulinus, episkopo de Jorko, persvadis Edwin konsenti al la bapto de sia nova filino Eanflaed (kune kun 11 aliaj anoj de la reĝa domanaro), kaj Edwin ĵuris ke, se li venkus Cwichelm, li konvertiĝus. Edwin ja venkis, kaj la 12-an de aprilo 627 li baptiĝis.

La sekvantan jaron Cynegils kaj Cwichelm batalis kontraŭ Penda, reĝo de Mercia. La Anglosaksa Kroniko - kiu plejparte favoris Wessex - ne raportis kiu venkis: do verŝajne Penda estis la venkanto.

En 636 Cynegils kaj Cwichelm baptiĝis ĉe Dorchester, kaj Oswald de Northumbria estis ilia baptopatro. Oswald edziĝis al Kyneburga, filino de Cynegils. La fontoj ne mencias Cwichelm rilate postajn jarojn, kaj eble li mortis nelonge post sia baptiĝo.

Li havis filon Cuthred kiu eble regis parton de Wessex sub Cynegils kaj Cenwalh.