Cyril Tourneur

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Cyril TOURNEUR (n. 1575, m. la 28-an de februaro 1626) estis angla dramisto.

Vivo

Pri liaj gepatroj oni ne certas: eble li estis filo de Kapitano Richard Turner kiu servis kiel batalisto en Nederlando. Li mem ricevis pension de la nederlanda registaro.

En 1625 Edward Cecil (1-a vicgrafo Wimbledon) nomumis Tourneur sekretario de la militkonsilio sed George Villiers (1-a duko de Buckingham), la favorato de Jakobo la 1-a, nuligis la nomumadon. Tamen Tourneur partoprenis katastrofan atakon fare de Edward Cecil kontraŭ Kadizo. Revenante al Anglio li malsanis, kaj, kun aliaj malsanuloj, estis surterigata en Irlando kie li mortis.

Verkoj

Lia plej frua restanta verko estas alegoria poemo pri la morto de Princo Henry Frederick Stuart, filo de Jakobo la 1-a. Li verkis plurajn aliajn poemojn. Tamen estas pro siaj tragedioj kial Tourneur famas. Lia ĉefa teatraĵo estis The Atheist's Tragedy (La Tragedio de la Ateisto, 1611). Antaŭe oni atribuis al Tourneur The Revenger's Tragedy (La Tragedio de la Venĝanto, 1607 aŭ 1608), sed laŭ lastatempaj spertuloj tiun tragedion pli verŝajne verkis Thomas Middleton.